Mladoňovice (distrikto Chrudim)
Mladoňovice | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Chrudim | ||
Fondita en | 1329 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 538 21 | ||
Retpaĝaro | http://www.obec-mladonovice.cz/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (01,01,2014) | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°53′12″N 15°43′24″O / 49.88667°N, 15.72333°O (mapo)Koordinatoj: 49°53′12″N 15°43′24″O / 49.88667°N, 15.72333°O (mapo) | ||
Alto | 437 m | ||
Areo | 12,401262 km² ( 124 0.1 262 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Mladoňovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda deklivo de Železné hory, 11 km sudokcidente de la urbo Chrudim, 11 km sudoriente de la urbo Heřmanův Městec. Komunumo Mladoňovice administras vastan teritorion grandparte kovritan de arbaroj kun kelkaj malgrandaj domaroj nordokcidente de la ŝoseo n-ro 340 inter Rabštejn ka Hrbokov.
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Mladoňovice
- Čejkovice
- Deblov
- Lipina
- Mýtka
- Petříkovice
- Pohled
- Rtetín
Historio[redakti | redakti fonton]
La unuaj historiaj raportoj pri vilaĝo Mladoňovice datiĝas el la jaro 1329, kiam ĝi estis fondita de monaĥejo de Vilémov. Čejkovice estas en dokumentoj konata de la jaro 1494, kiam oni rememoras du kortojn, el kiuj la unua apartenis al Stolany kaj kun ĝi al Pardubice kaj la dua al Rabštýnek kaj al ĝiaj posedantoj. Pohled apartenis ĝis la jaro 1532 al familiaro Pouchobradský el Pouchobrady. Domaro Lipina datiĝas de la jaro 1547, domaroj Deblov, Petříkovice, Rtenín de la jaro 1567 kaj Mýtka de la jaro 1789.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Vidindaj estas kelkaj centjaraj tilioj, etaj sakralaj konstruaĵoj kaj kampaniletoj.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono Chrudim (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono západně od Chrudimi (ĉeĥe)
- Mapo