Jevíčko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°37′00″N 16°42′44″E  /  49.616667°N, 16.71222°O / 49.616667; 16.71222 (Jevíčko)
Jevíčko
germane: Gewitsch
urbo
Jevíčko městská věž.jpg
Urba turo en Jevíčko
Jevíčko flag.jpg
Flago
Jevíčko CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Jevíčko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Riveroj Malonínský potok, Jevíčka
Situo Jevíčko
 - alteco 366 m s. m.
 - koordinatoj 49°37′00″N 16°42′44″E  /  49.616667°N, 16.71222°O / 49.616667; 16.71222 (Jevíčko)
Areo 23,25 km² (2 325 ha)
Loĝantaro 2 820 (01.01.2014)
Denseco 121,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578193
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 2
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jevíčko
Retpaĝo: www.jevicko.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Jevíčko estas urbo situanta en sudorienta elstaraĵo de regiono Pardubice, en distrikto Svitavy en Ĉeĥio. La historia kerno de la urbo estis proklamita Urba memorzono. Jevíčko estas natura centro de la regiono nomata "Malá Haná" (Malgranda Haná).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la urbo devenas el la jaro 1249. Jevíčko estis fondita laŭplane sur ovala plano, kiu estas alaranĝita al monteto ĉirkaŭfluata per rivereto Jevíčka. En ĝia centro ekestis preskaŭ kvadrata urboplaco, de kiu diskuras regula reto de stratoj. La centron cirkonference fermas rondiraj stratoj. La saman arĥitekturon havas nur ankoraŭ la germana urbo Karlsruhe.

La urbo situis sur komercaj vojoj ligantaj Pragon kun Brno kaj Olomouc, do ĝi havis bonajn premisojn por plua disvolvo. En la jaro 1258 promociis la reĝo Přemysl Otakar la 2-a komunumon Jevíčko je urbo. Komence de la 15-a jarcento estis la urbo ĉirkaŭigita per muregoj kun kvar pordegoj orientitaj laŭ la mondflankoj. Dum husanaj militoj la urbo estis kelkfoje konkerita kaj elbruligita. Tragedio por Jevíčko estis ankaŭ la tridekjara milito, en la jaro 1646 la urbon konkeris svedoj. Post la milito la urbo defendis siajn rajtojn nur premise, ke ĉi tie loĝos neniu protestanto. En la jaro 1680 mortis dum pesta epidemio preskaŭ 400 loĝantoj de la urbo. En la 18-a jarcento okaze de jozefinismaj reformoj estis neniigita aŭgustena ordeno kaj la senjorejo kaj ĝiaj teroj estis parceligitaj kaj venditaj. Antaŭ la dua mondmilito vivis en la urbo multnombra juda komunumo kaj germana minoritato.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la urboplaco estas videbla pesta kolono el la jaro 1714 kun pieto el la jaro 1811, statuo de Johano Nepomuka el la jaro 1730 kaj akvujo. Staras ĉi tie ankaŭ statuo de T. G. Masaryk, kiu estis dum germana okupado kaŝita.

Preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria estas la plej signifa memoraĵo en la urbo. Ĝi estis origine parto de aŭgustena monaĥejo fondita en la jaroj 1353 – 1372. En la jaroj 1762 – 1766 la preĝejo estis malkonstruita kaj anstataŭigita per nuna konstruaĵo, kiu ekestis laŭ planoj de arkitekto Pavel Merta el Boskovice. Karolo Vincento el Neŭburgo alkonstruigis en norda parto kapelon de Dolorplena Dipatrino kun kripto de Salm-Neŭburgoj. Elemento de la preĝeja interioro estas malfrugotika statuo de Virgulino Maria lokita en niĉo de la ĉefaltaro, kiu estis en Jevíčkon transmetita en la jaro 1617. Interesa memoraĵo estas vitrita ĉerko kun rokoka figureto de Sankta Viktoro devenanta el la komenco de la 18-a jarcento. Valoraj estas bildo de Sankta Familio, bildo Montara predikado de aŭstria pentristo E. Kasparides, ligna gotika Madono kaj baptujo, kies fermoplaton ornamas baroka grupo de Bapto de la Sinjoro de H. Schweigel.

Monaĥeja konvento[redakti | redakti fonton]

Monaĥeja konvento situas apud la preĝejo. Ĝi havas ornamitan portalon kun blazono de Moravia margraflando kun jarnumero 1593.

La urba turo[redakti | redakti fonton]

La urba turo troviĝas proksime de la preĝejo. Origine elemento de la urba fortikaĵo estas de malproksime videbla urbodominanto. En la jaro 1593 la turo estis altigita al nunaj 50 metroj kaj finita per bulba kupolo.

Urbaj muregoj[redakti | redakti fonton]

Urbaj muregoj anstataŭis en la 14-a jarcento originan palisadan remparon. Ili estis proksimume 1 kilometron longaj kaj elementoj de ili estis kvar pordegoj. Parto de la urbaj muregoj konserviĝis en strato Okružní.

Juda sinagogo[redakti | redakti fonton]

Juda sinagogo estas videbla ĉe la strato Soudní. Ĝi estis konstruita en la jaro 1794 el materialo de malkonstruita paroĥa preĝejo kaj anstataŭis originan lignan sinagogon. Nun ĝi apartenas al la Eklezio ĉeĥoslovaka husana kaj oni donas ĉi tie koncertojn kaj aranĝas ekspoziciojn.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

  • Cyril František Napp (1792 – 1867), dum multaj jaroj abato de la aŭgustena monaĥejo en Brno,
  • Josef Fischer (1815 – 1894), ceĥa nacia reviviganto en Těšín,
  • Hugo Fuchs (1844 – 1907), juristo kaj politikisto.

Fotoj el preĝejo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]