Sebranice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sebranice
Sebranice
municipo
Preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sebranice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Jalový potok
Situo Sebranice
 - alteco 482 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 14″ N 16° 15′ 41″ O / 49.77056 °N, 16.26139 °O / 49.77056; 16.26139 (mapo)
Areo 11,68 km² (1 168 ha)
Loĝantaro 985 (2023)
Denseco 84,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1043
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 62 ĝis 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578738
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sebranice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.sebranice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sebranice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 7 km norde de urbo Polička. Vivas ĉi tie 985 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Sebranice
  • Vysoký Les

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo Sebranice devenas el ĉeĥaj vortoj "sebrat, sebranka" (kolekti, kolektita ularo), do homoj kolektitaj el tuta ĉirkaŭaĵo. La unua mencio pri Sebranice troviĝas en impostaj dokumentoj el la jaro 1347. En nuna areaĵo ĝi ekestis nur en la jaro 1951, kiam ĝi estis kunigita kun proksimaj, ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Pohora, Kaliště kaj domaro Třemošná.

Lernejo en Sebranice estis establita jam en la jaro 1664. En la lernejon venadis infanoj el vasta ĉirkaŭaĵo, entute pli ol 200 infanoj. En la jaro 1876 estis solene malfermita nove konstruita lernejo kun tri klasĉambroj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Meze de la vilaĝo troviĝas ĝia historia centro, kiun kreas la preĝejo, paroĥestrejo kaj kelkaj bienoj tipaj por tiu ĉi regiono en ĉirkaŭaĵo de la urbo Polička.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao, origine frugotika ununava el la dua duono de 13-a jarcento estis rekonstruata en la jaroj 1684, 1709 kaj 1768. Sur norda flanko de la presbiterejo estis alkonstruita oblonga sakristio kun oratorio en la dua etaĝo, en la okcidenta fronto turo kaj norde kaj sude du flankaj navoj. Simplaj fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, en okcidenta fronto estas triangula pinjono, la ĉefportalo en la turo estas ortangula kun profilita embrazuro. La fenestroj estas oblongaj duoncirkle finitaj, en dua etaĝo de la navo segmentaj. En la presbiterejo estas kruca volbo, triumfa arko duoncirkla neprofilita, en la ĉefa navo kaj en oratorioj estas plataj plafonoj, sakristio estas volbita barele.

La ĉefaltaro estas pseŭdogotika, la flankaj altaroj pseŭdorenesancaj el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejo devenas el la fino de 17-a jarcento, ornamita per reliefo de Kristo sur Olivarba monto. Bildo de Sankta Familio en riĉe skulptita akanta kadro estas el la unua kvarono de 18-a jarcento, baptujo el la 18-a jarcento, orgeno el la jaro 1709.

Tombeja pordego[redakti | redakti fonton]

Baroka tombeja pordego havas arkan pinjonon kun niĉo. La pinjono estas ornamita per pilastroj.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estis konstruita en tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas oblonga, duetaĝa en la ĉefa fronto estas niĉo kun statuo de Madono, sur flanka vando estas niĉo kun statuo de Sankta Petro el la unua duono de 18-a jarcento. Interne estas barelaj volboj kun angulecaj segmentoj.

Turismo kaj ripozado[redakti | redakti fonton]

Por sportado de la loĝantoj kaj turistoj servas en la vilaĝo banejo, subĉiela baseno kun antaŭuza akvopurigado, kun kelkaj ludejoj, situantaj en bela natura medio. Trans la vilaĝo gvidas cikloturisma traceo nomata "Trans la regiono de Smetana kaj Martinů" kaj vintre oni povas ĉi tie skikuri. Manĝi oni povas somere en restoracio senpere en la banejo, dum tuta jaro en restoracio en la kulturdomo.

De la jaro 1991 ĉiujare en Sebranice okazas Katolika Esperanto-Tendaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]