Kněžice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 51′ 43″ N 15° 31′ 39″ O / 49.86194 °N, 15.52750 °O / 49.86194; 15.52750 (mapo)
Kněžice
municipo
Kněžice u Ronova nad Doubravou kaple.jpg
Kapelo en Kněžice
Oficiala nomo: Kněžice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Rivero Doubrava
Situo Kněžice
 - alteco 312 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 43″ N 15° 31′ 39″ O / 49.86194 °N, 15.52750 °O / 49.86194; 15.52750 (mapo)
Katastro 4,59 km² (459 ha) Kněžice u Ronova
Loĝantaro 143 (2021)
Denseco 31,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1437
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 574007
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kněžice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.kneziceuronova.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kněžice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo ĉe la rivero Doubrava, 3 km sude de la urbo Ronov nad Doubravou kaj 14 km sudoriente de la urbo Čáslav.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kněžice estas malgranda vilaĝo kun bela panoramo al Železné hory. Nomo Kněžice (Sacerdotejo) montras, ke la vilaĝo iam apartenis al monaĥejo Vilémov, estis do paroĥa sinjorejo. Ĉi tiea ĉirkaŭaĵo estis kelkfoje detruita, vilaĝoj forbruligitaj, la loĝantaro formurdita aŭ forpelita. Malaperis vilaĝo Bošice, post Stusyně kaj Protivany restis nur preĝejoj.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

El Kněžice gvidas vojo al proksima preĝejo de Sankta Marteno, kiu estas restaĵo de malaperinta domaro Stusyně. Ĝi staras sur rokaĵo super maldekstra bordo de rivero Doubrava. La unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1352, kiam ĝi estis en registro de papaj dekondepagoj. Temas pri simpla konstruaĵo origine gotika kun turo kaj navo alkonstruitaj en renesanca tempo. La turo estas konstruita el kruda ŝtono, la supra parto el brikoj. Ortangula gotika portaleto meze de suda nava flanko kun profilitaj eksteraj anguloj estis origine la ĉefa enirejo. Nuntempe oni en preĝejon eniras per nova simpla enirejo en teretaĝo de la turo. La kvinlatere femita presbiterejo estas kruce volbita, maldekstre estas sankta ŝranko kun vimperko, dekstre blazona tomboŝtono kun nelegebla surskribo el la jaro 1605, triumfa arko estas duoncirkla, neprofilita, la navo estas platplafona kaj en subturejo estas barela volbo.kun sektoroj. La ĉefaltaro estas duoncirkla el la fino de 17-a jarcento, popoldevena, portala, kun statuoj de Sankta Sebastiano kaj Sankta Teodoro, samtempa bildo de Sankta Marteno kaj bildo de Sankta Maria en ornamita kadro.

En tempo ĉirkaŭ duono de la 19-a jarcento estis konstruita dometo de tombisto en suda parto de la areo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]