Kočí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°56′41″N 15°51′05″E  /  49.94472°N, 15.85139°O / 49.94472; 15.85139 (Kočí)
Kočí
municipo
Koci St Bartholomew Church 1869 Chalupa.jpg
Preĝejo de sankta Bartolomeo (pentris Fr. Chalupa 1869)
Kočí (okres Chrudim) vlajka.jpg
Flago
Kočí (okres Chrudim) znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Kočí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Rivero Kočský potok
Situo Kočí
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 49°56′41″N 15°51′05″E  /  49.94472°N, 15.85139°O / 49.94472; 15.85139 (Kočí)
Areo 7,06 km² (706 ha)
Loĝantaro 588 (01.01.2012)
Denseco 83,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 61
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571610
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kočí (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obeckoci.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kočí situas en distrikto Chrudim, regiono Pardubice en Ĉeĥio, 4 kilometroj oriente de Chrudim.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1399.

Turismaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 14-a jarcento la vilaĝo ne havis propran preĝejon. En la jaro 1397 la reĝino Sofia, la dua edzino de la reĝo Venceslao la 4-a, konstruigis en Kočí preĝejon. Laŭ legendo kaleŝo de la reĝino apud Kočí enkotiĝis profunde en marĉejon. La lokaj kamparanoj helpis la kaleŝon liberigi kaj okaze petis la reĝinon pri konstruo de la preĝejo.

Konstruistoj de la preĝejo estis fratoj Johano, Ulriko kaj Petro Lutkoj, ĉarpentistajn, masonistajn kaj ŝtonhakistajn laborojn faris metiistoj de reĝa Praga burgo. En la jaro 1505 apud la preĝejo estis establita tombejo, kie oni enterigadis mortintojn ĝis la fino de la 19a jarcento. Poste ĝi estis pro higienaj kaŭzoj por sepultado fermita.

Ligna ponto[redakti | redakti fonton]

En preĝejon oni eniras per ligna ponto. Ĝi estas kverka, 18 m longa, ambaŭflanke konsistata el ok arkoj, supre ĝi estas kovrita per ŝinda tegmento, en la malsupra parto estas ornama bretgarnaĵo. Origine tio estis terennivela ponteto, nur en jaro 1721 la ponto estis levita sur sabloŝtonajn pilierojn.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

La ponto kondukas en lignan sonorilturon 29 m altan, konstruitan en la jaro 1666. Ĉefan konstrukcion formas kvar masivaj abiaj traboj firmigitaj per kverkaj stegoj kunligitaj per lignaj palisetoj. Sonoriloj en la turo estas du. La pli granda nomiĝas Sankta Bartolomeo kaj estas el la jaro 1496, la malpli granda havas nomon Sankta Laŭrenco kaj devenas el la jaro 1562. Malgranda mortosonorilo estis disfandita por militistaj celoj en tempo de dua mondmilito.

La preĝejo[redakti | redakti fonton]

La enirejo en la preĝejon estas ornamita per gotika portalo. La navo estas 10 metrojn longa kaj 7 metrojn larĝa. Kovrita estas per ligna plafono. La preĝejo estas ornamita per unika verko de popola pentristo, portretoj de dek tri malnovtestamentaj profetoj. Al la ligna plafono ligiĝas du ĥorejoj. La supra estas lokita ĝis sub la nava plafono, la malsupra, kun orgeno, estas elŝovita laŭlonge de suda vando. Sur ambaŭ ĥorejoj konserviĝis surskriboj pri ĝusta konduto de la kristano en preĝejo.La benkoj estas ornamitaj per monogramoj de Jesuo kaj Virgulino Maria kaj flordekoro. Sur la vandoj de la navo estas pentraĵoj, Temas pri figuroj kaj grupoj de sanktuloj, ekzemple desegnaĵo kun motivo pri torturmortigo de sankta Bartolomeo. Bela estas ankaŭ triumfa arko kun niĉoj, kie troviĝas flankaj altaretoj. Pentraĵoj super ili prezentas ĉeĥajn patronojn, en la mezo de la arko estas Kalvario el la 16-a jarcento. La altaro estas novgotika, la ĉefa bildo prezentas kompreneble la Sanktan Bartolomeon, la najbaraj pentraĵoj la Sanktan Jozefon kaj Sanktan Annon kun eta Virgulino Maria.

Praktika informo[redakti | redakti fonton]

Trarigardon de la preĝejo necesas interkonsenti du tagojn antaŭe kun komunuma ofico.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M.Zlatohlávková - J. Hron: La preĝejo de sankta Bartolomeo en la vilaĝo Kočí. Informilo, gazeto de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj n-ro 2/2008
  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • K. Prouzová - Kostel, který voní dřevem - artikolo en "Sedmička" n-ro 12/2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]