Staré Jesenčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré Jesenčany
municipo
Oficiala nomo: Staré Jesenčany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Jesenčanský potok
Situo Staré Jesenčany
 - alteco 229 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 16″ N 15° 45′ 09″ O / 50.00444 °N, 15.75250 °O / 50.00444; 15.75250 (mapo)
Areo 3,71 km² (371 ha)
Loĝantaro 419 (2023)
Denseco 112,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1384
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575712
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Jesenčany
Retpaĝo: www.starejesencany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Staré Jesenčany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de urbo Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo ĉe ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Chrudim. Vivas ĉi tie 419 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri prahistoria tempo sur teritorio de la vilaĝo Staré Jesenčany atestas arĥeologiaj trovaĵoj, kiuj devenas el neolitiko, bronzepoko kaj ankaŭ el ferepoko. Origine ĝi estis palafita vilaĝo, pli malfrue rondforma vilaĝo kun grupiĝo de domoj ĉirkaŭ vilaĝplaco.

El tempo de imperiestro Karolo la 4-a devenas stana kruĉo kun groŝoj kaj el la husana tempo estas trovaĵo de argila poto kun husanaj moneroj.

Post morto de Arnošt el Stará en la jaro 1340 heredis la vilaĝon lia la plej maljuna filo, posta la unua praga arĥiepiskopo Arnošt el Pardubice.

La origina vilaĝo konsistis el du domaroj - Staré Jesenčany kaj ĉirkaŭ du kilometroj malproksima Nové Jesenčany. Nové Jesenčany, pli proksime al la urbo Pardubice rapide kreskis kiel apudurba lokaĵo kaj el iniciativo de Staré Jesenčany ambaŭ vilaĝoj en la jaro 1920 apartiĝis. Nové Jesenčany nun estas parto de la urbo Pardubice.

Jam en la jaro 1860 sub gvido de patriota paroĥestro Bulíček el Třebosice en Jesenčany estis fondita kaj aktivis amatora teatra societo. Post morto de Bulíček la ludado neniiĝis kaj estis renovigita nur en la jaro 1920.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]