Dlouhá Loučka (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dlouhá Loučka
Dlouhá Loučka
germane Langenlutsch
municipo
Municipa ofico
Oficiala nomo: Dlouhá Loučka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Rivero Třebůvka
Situo Dlouhá Loučka
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 16″ N 16° 37′ 29″ O / 49.70444 °N, 16.62472 °O / 49.70444; 16.62472 (mapo)
Areo 17,58 km² (1 758 ha)
Loĝantaro 559 (2023)
Denseco 31,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577987
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dlouhá Loučka (Svitavy District)
Retpaĝo: www.dlouhaloucka.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dlouhá Loučka (germane Langenlutsch) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 6 km sude de la urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 559 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dlouhá Loučka estas agrikulturista vilaĝo, ĝis la jaro 1945 prisetlita plejparte de germana loĝantaro kun ĉirkaŭ 1500 loĝantoj, germane ĝi nomiĝis Langenlutsch. La plej forta politika partio estis DSD, en la jaro 1935 Sudetgermana partio - SdP.

Post la dua mondmilito estis germana loĝantaro elloĝigita kaj la vilaĝo nove prisetlita per ĉeĥaj civitanoj.

En blazono la vilaĝo havas livoflankan sokon inter floroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur teritorio de la vilaĝa katastra distrikto estas natura rezervejo "Dlouholoučské stráně" (Deklivoj de Dlouhá Loučka) kun areo de 60 ha, proklamita en la jaro 1989. Temas pri marnaj deklivoj kun apero de protektataj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj.

En katastra distrikto estas parto de la naturrezervejo "Rohová" - vastaj naturaj florriĉaj fagejoj.

Troviĝas ĉi tie ankaŭ arĥeologia memoraĵo - frumezepoka opidumo. Ĝi estas en altaĵo nomata Hrádek super rivero Třebůvka. La lokaĵo estis grave damaĝita per konstruo de mezepoka burgo, tamen restoj de fosaĵoj kaj remparoj estas ankoraŭ videblaj. Estis ĉi tie trovitaj ceramikaĵoj, eble el la 12-a jarcento.

Naskiĝinto[redakti | redakti fonton]

En Dlouhá Loučka naskiĝis Karl Stellwag von Carion (1823 - 1904), aŭstria okulkuracisto, en la jaro 1857 eksterordinara profesoro kaj en 1873 ordinara profesoro de la Universitato de Vieno. Li kontribuis al esploro de glaŭkomo kaj anomalia refrakto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]