Lukavice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukavice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1312 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 21
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 907  (2023) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 53′ N, 15° 50′ O (mapo)49.88887858884815.838996721847Koordinatoj: 49° 53′ N, 15° 50′ O (mapo) [+]
Alto 308 m [+]
Areo 9,461779 km² (94 6.1 779 ha) [+]
Lukavice (Ĉeĥio)
Lukavice (Ĉeĥio)
DMS
Lukavice
Lukavice
Lukavice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lukavice (Chrudim District) [+]
vdr


Vilaĝo Lukavice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 4 km sude de la urbo Slatiňany, kaj 8 km sude de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 907 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Lukavice
  • Doly
  • Loučky
  • Lukavička
  • Radochlín
  • Vížky
  • Vysonín

Historio[redakti | redakti fonton]

Pratempo[redakti | redakti fonton]

La nomo Lukavice estas antaŭslava kaj atestas prisetlon de la regiono jam en tempoj antaŭ Kristo, kiam en proksima Hradiště estis kelta opidumo. En tempoj de frua slava prisetlado ĉi tie komencis Bohemia - Moravia lima arbarego. Loka nomo Mýto (Doganejo) montras, ke ĉi tie verŝajne eliradis el arbarego en ebenaĵon ĉirkaŭ la urbo Chrudim la moravia pado. Legendo rakontas, ke sur montelstaraĵo super le rivereto Holetínka, sudoriente de Lukavice staris iam fortikaĵeto. La loko nomiĝas ankoraŭ nun "Hrádek" (Burgeto) kaj estas tie videblaj estintaj fosaĵoj kaj remparoj.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Infanoj el Lukavice origine vizitis lernejon en Žumberk. Krome oni koncedis eksponitan stacion por infanoj de la 1-a kaj 2-a lernejjaro. Oni instruis en vilaĝdomo n-ro 11 dum kvar vintraj monatoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

En pasinteco estis Lukavice grava ekonomia centro de la regiono. De la jaro 1620 oni ĉi tie minis piriton kaj ĉi tieaj minejoj, en kiuj laboris pli ol 200 laboristoj apartenis al la plej grandaj kaj plej malnovaj en la lando. La plej profunda ŝakto atingis profundecon de 210 m, ĝi havis dek etaĝojn kaj mingalerioj iris ĝis kelkaj kilometroj. Ĉe ĉiu ŝakta faŭko staris ŝaktoturo kaj kugla bestmova turnilo, kiujn movigis ĉevaloj aŭ kastritaj virbovoj. Nuntempe estas la ŝakto fermita per betona plato kaj plena de akvo. Proksime estis drenada ŝakto Vilemina, kies profundeco estis 66 m. La akvo el ĝi fluis per ŝtolo 1593 m longa en la riveron Chrudimka. Ĉe domaro Brusy estas sabloŝtona ŝtola portalo, kiu estas protektata kiel teĥnika memorindaĵo. La pumpilojn movigadis akvorado kun diametro 8 m. La akvon por ĝi certigadis sistemo de fiŝlagoj konstruita en duono de la 18-a jarcento apud vilaĝo Libáň. La mineja akvo estis ege acida kun alta enhavo de feraj kombinaĵoj, kiuj sedimentis en la rivero kiel okulfrapaj rustaĵoj kaj kaŭzadis damaĝojn je teĥnikaj ekipaĵoj en la rivero. De la 17-a jarcento ĉi tie laboris fabriko por prilaborado de la pirito, kiu fabrikis sulfuron kaj pli poste ankaŭ sulfatan acidon. 92 laboristoj en la jaro 1901 en produktejoj Lukavice kaj Slatiňany fabrikis 3,2 mil tunojn da acido jare. La minejoj estis fermitaj en la jaro 1892 kaj en la jaro 1905 oni provis ilin ree malfermi. Bedaŭrinde la rezultoj estis malbonaj kaj la provo estis baldaŭ haltigita. Post fermo de la minejoj en Lukavice estis pirito veturigata el norda Hungario. Restaĵo post fabrikado estis forveturigata en ferfabrikon en Vítkovice. Pro tio en la jaro 1905 tuta ĥemia produktado estis el Lukavice transigita al proksima urbo Slatiňany, kie estis rekta ligo al fervojo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estintaj minejoj[redakti | redakti fonton]

En lokoj, kie estis iam minejoj estas nun betula arbareto kun informtabuloj. Memorindaĵo je minista pasinteco estas minista altaro en preĝejo de Sankta Bartolomeo en proksima vilaĝo Bítovany.

Baroka kasteleto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1700 princa familiaro de Auersperg konstruigis en la vilaĝo barokan domon de Princa mineja ofico. Nuntempe en ĝi estas la komunuma ofico.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Monumento je falintaj soldatoj en la mondmilito 1914 - 1918 estis konstruita en la jaro 1921. Monumenton kreis František Drajer, skulptisto el Chrudim.

Memorinda kverko[redakti | redakti fonton]

En loko nomata Hrádek, kie onidire estis iam fortikaĵeto, troviĝas kverko pli ol 700 jarojn aĝa, kies cirkonferenco estas 710 cm kaj alteco 31 m.

Trans Lukavice iras du biciklismaj vojoj n-ro 4118 el Bítovany al Bojanov kaj n-ro 4113 el Trhová Kamenice al Slatiňany.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]