Kosořín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosořín
municipo
Domo n-ro 2 kaj kapeleto en vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kosořín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Kosořín
 - alteco 317 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 36″ N 16° 14′ 15″ O / 49.97667 °N, 16.23750 °O / 49.97667; 16.23750 (mapo)
Areo 1,74 km² (174 ha)
Loĝantaro 194 (2023)
Denseco 111,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 574449
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kosořín
Retpaĝo: www.kosorin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Kosořín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ligas al la suda rando de urbo Choceň kaj de ĝia centro distancas 3 km. Vivas ĉi tie 194 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo estis derivita de persona nomo "Kosora". Eble tiel nomiĝis la fondisto de la vilaĝo, aŭ unu el la koliniistoj. La unua skriba mencio pri Kosořín estas el la jaro 1292. Tiam donacis reĝo Venceslao la 2-a la regionon al nova monaĥejo en Zbraslav. Post husanaj militoj la sinjorejo venis en havaĵon de familiaro el Žampach kaj en la jaro 1502 al familiaro Kostka el Postupice kaj poste la vilaĝon akiris familiaro Pernštejn kiu ĝin en la jaro 1559 vendis al Zikmund el Šelmberk kaj Kost.

Post nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 Kosořín estis memstara vilaĝo havanta komunan administradon kun Zálší. En la jaro 1868 ambaŭ vilaĝoj tute memstariĝis. En 50-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis en Kosořín kaj ankaŭ en Zálší kolektivigo de agrikulturado kaj en ambaŭ vilaĝoj ekestis Unuecaj Terkulturistaj Kooperativoj. Tiuj pli poste unuiĝis en komunan entreprenon. En la jaro 1964 kuniĝis ankaŭ ambaŭ vilaĝoj, sed en la jaro 1992, post velura revoucio, ili ree memstariĝis.

En la jaro 2007 proksime de la vilaĝo aperis fokuso de danĝera birda gripo. Okaze de ĝia likvido devis siajn kortbirdojn mortigi ankaŭ etaj bredistoj.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1906 troviĝis sur vilaĝplaco malnova kampanilo. Ĝi estis kvar kolonoj kun ŝinda tegmenteto kaj antaŭ ĝi staris ligna kruco. En la jaro 1907 estis konstruita nova sonorilejo en formo de malgranda niĉa kapeleto. En la jaro 2004 ĝi estis riparita, aranĝita ĝia ĉirkaŭaĵo kaj pendigita nova sonorilo. En la jaro 2007 okazis soleno de ĝia centjariĝo kaj la kapeleto estis nove konsekrita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.