Kameničky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kameničky
germane Kamenitschek
municipo
"Ĉe ni en Kameničky" - bildo de A. Slavíček (1904)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kameničky
Kromnomo: Slavíčkovy Kameničky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Kameničky
 - alteco 625 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 10″ N 15° 58′ 23″ O / 49.73611 °N, 15.97306 °O / 49.73611; 15.97306 (mapo)
Areo 7,82 km² (782 ha)
Loĝantaro 790 (2023)
Denseco 101,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571571
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kameničky
Retpaĝo: www.obec-kamenicky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kameničky estas komunumo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud ŝoseo n-ro 343 el Hlinsko al Svratka, proksimume 8 km de Hlinsko. Vivas ĉi tie 790 loĝantoj (2023). Komence de la 20-a jarcento ĉi tie restadis elstara ĉeĥa impresionisma pentristo Antonín Slavíček, danke al kiu la vilaĝo akiris kromnomon Kameničky de Slavíček. Lian restadon memorigas memortabulo sur muro de la dometo, en kiu li loĝis.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Dědová, Krouna, Vortová kaj Chlumětín.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Kameničky
  • Filipov
  • Ovčín
  • Lány

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kameničky situas en alto 625 m s. m. en la fontregiono de la rivero Chrudimka. La mezepoka domaro ekestis fine de la 13-a jarcento. La plej frua skriba raporto pri loĝado ĉi tie devenas el la jaro 1350, kiam ĉi tiea kirko estis nomata kiel la paroĥa en listo de litomiŝla episkopejo. En la jaro 1392 ĝi estis nomata kiel parto de sinjorejo Rychmburk. Post la jaro 1753, kiam la vilaĝon akiris Filip Kinský, ekestis ekonomia prosperado de tiu ĉi regiono, estis fondataj novaj mastrumaj kortoj kaj ŝafejoj. El sinjora ŝafejo, fondita en la dua duono de la 18-a jarcento ekestis domaro Ovčín, el mastruma korto ekestis origine domaro Filipov, kiu kreskis kaj formis sin fine de la 18-a jarcento okaze de lignorikoltado por sinjoraj ferproduktejoj kaj vitrofarejoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 176
18801 125
18901 157
19001 185
19101 097
19211 012
JaroLoĝantoj
19301 155
1950838
1961883
1970834
1980788
1991776
JaroLoĝantoj
2001768
2014794
2016797
2017790
2018788
2019780
JaroLoĝantoj
2020795
2021768
2022792
2023790

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine gotika preĝejo de la Plejsankta Triunuo devenas el la duono de la 14-a jarcento kaj ĝia nuntempa formo estas rezulto de baroka rekonstruo farita en la jaroj 1764 - 1765 koste de Filip Kinský. Estinta turo kovrita per ŝindo kun du bulboj, lanterno kaj koko sur la supro, estis en la jaro 1830 rekonstruita en nunan formon. La preĝejo estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio en la akso sur orienta flanko. En presbiterejo kaj navo estas plataj plafonoj kun stukaj speguloj. Prismoforma turo estas super la okcidenta fronto. La altaroj estas pseŭdorenesancaj el la jaro 1890, la ĉefaltaro kun klasikisma bildo de la Plejsankta Turiunuo de J. Voříšek el la jaro 1842, du flankaj altaroj kun bildoj de Sankta Jozefo de J. Umlauf kaj Virgulino Maria de V. M. Verich el la jaro 1896. La paroĥejo estas pseŭdorenesanca el la jaro 1855.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

En la tombejo estas statuoj de Sankta Johano Nepomuka de J. Devoty el la jaro 1723 kaj Sankta Floriano el la jaro 1779, malsupre de la tombejo estas malfrubaroka ŝtona krucifikso kun ovala reliefo de Madono sur la fronta flanko de piedestalo. La kruco kun la statuoj de Sankta Floriano kaj Sankta Johano Nepomuka kreis origine unu tutaĵon.

Ĉarpentita popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Pentrindan aspekton al la vilaĝo liveras ankaŭ ĉarpentitaj domoj kaj bienetoj de popola arĥitekturo, inter kiuj elstaras bieno de Brázda kaj bieneto de Zdražil, plu domoj de Myška, Kubiček, Zavřel, Vašek kaj la gastejo ĉe Polanský.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Proksime de la preĝejo apud la ŝoseo estas lokita monumento al la viktimoj de la Unua mondmilito de naskiĝinto el Hlinsko akademia skulptisto Karel Lidický.

Natura memorindaĵo - Monteto de Volák[redakti | redakti fonton]

Monteto de Vojtěch, en pentrista tradicio konata kiel Monteto de Volák kun alto super marnivelo 673 m estas rekte kontraŭ la domo de Slavíček. Sur la supro estas akvoplena estinta ŝtonminejo kaj protektata krescentflugilula teritorio. El la monteto estas belvido sur torfajn herbejojn, arbarojn, fiŝlagon Krejcar, montojn Žákova hora (810 m s.m.) kaj Devět skal (836 m s.m.).

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝon Kameničky famigis verkisto Karel Václav Rais, kiu ĉi tien lokigis scenejon de sia romano Západ (Sunsubiro). Sur estinta tombejo estas trovebla tombo de la ĉefa figuro de tiu ĉi romano - patrioto paroĥestro P. Pardus - Kalous.

La plej elstara ĉeĥa impresionisma pentristo Antonín Slavíček, stimulita per la romano Západ trovis ĉi tie sian agadlokon. Li loĝis kun sia familio en la vilaĝo dum la jaroj 1903 - 1907 en eksmastra dometo en bieno de Volák. Ankaŭ post la jaro 1907 li veturadis ofte en Kameničky - kiel li diradis - pripentradi la neĝojn kaj ventojn... Tiam li loĝis en paroĥejo ĉe paroĥestro sacerdoto Selichar, posteulo de sacerdoto Pardus. En Kameničky Slavíček kreis 70 bildojn, kiuj estas lia kulmina kreaĵaro, ĉefe konataj estas la bildoj Ĉe ni en Kameničky, Monto de Volák kaj pluaj, en kiuj li pripentris belecon de Montetaro en periodo ĉirkaŭ la jaro 1904.

Kameničky ĉiam estis kaj estas ligitaj kun belarto. Vivis kaj kreadis ĉi tie ekzemple pentristoj Josef Dvořák, Karel Wagner, Jaroslav Sodomka. Kunvenadis kaj pentradis ĉi tie Macoun, Dvořák-Baťka kaj pluaj. Vilaĝon Kameničky ege ŝatis fama ĉeĥa aktoro kaj teatra pedagogo Radovan Lukavský, kiu ĉi tie regule inaŭguradis ekspoziciojn de bildoj. Vivas kaj kreas ĉi tie pentristino Anna Dvořáková.

Filipov[redakti | redakti fonton]

Domaro Filipov, parto de la komunumo Kameničky, situas sur rando de la centra parto de Žďárské vrchy kaj la tuta katastro estas en protektata pejzaĝa teritorio. Laŭ notoj en la vilaĝa kroniko Filipov estis plej frue nomata en la jaro 1788, kiam ĝi ekestis per disiĝo de la sinjora korto en Dědová, kiu apartenis al la sinjorejo en Rychmburk. Filipov estis nomita laŭ la posedanto Filip grofo de Kinský. En la nuntempa Filipov vivas proksimume 130 loĝantojn. Pli frue vivo de tiamaj loĝantoj ne estis facila. Vivtenadon oni prizorgadis tre malfacile per kultivado de ŝtonplenaj kampetoj, per teksado aŭ loboro en arbaroj. Pro malfavora vetero, kruelaj vintroj kaj malgrasaj kampoj estis la tuta regiono nomata "Ĉeĥa Siberio" aŭ "De Dio forgesita regiono".

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • František Mandys: Českomoravská vrchovina Eldonic Olympia Prago 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Surskriboj en Fotogalerio: Bieno de Brázda - K.V. Rais - A. Slavíček - Paroĥejo kaj muzeo - "Ĉe ni en Kameničky, sur monteto de Vojtěch, sur vojoj de blankaj betuloj kaj ruĝaj sorparboj kreadis gloron de ĉeĥa arto Antonín Slavíček" - "Sacerdoton paroĥestron Kalous, direktantan instruiston Pondělíček kaj vilaĝon Studenec de sia Sunsubiro, amatojn siajn, montaran popolon de Ĉeĥa-Moravia Montetaro en Kameničky ekkonis kaj eternigis verkisto Karel Václav Rais, instuisto en Hlinsko 1882 - 1889" - Natura memorindaĵo monteto de Volák - Domo de A. Slavíček - Gastejo ĉe Polanský - Domo de Myška - Ĉe Vašek - Protektata domo: Bieno de Zdražil - Domo de Kubíček - Domo de Zavřel - Preĝejo de la Plejsankta Triunuo - Monumento - Memortabulo: "La monumento estis malkovrita honore al 40-a datreveno de liberigo de nia patrujo fare de Soveta armeo, kiel honorkonfeso al viktimoj de la 2-a mondmilito kaj al la partizana movado en nia vilaĝo, kiun ĉeestis brigado Jan Kozina kaj grupo Antaŭen. Ni neniam forgesos."