Helvíkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helvíkovice
germane Helkowitz
municipo
Naskiĝdomo de P. Diviš kaj lia meteorologia maŝino
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Helvíkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Divoká Orlice
Situo Helvíkovice
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 51″ N 16° 25′ 37″ O / 50.09750 °N, 16.42694 °O / 50.09750; 16.42694 (mapo)
Areo 10,72 km² (1 072 ha)
Loĝantaro 523 (2023)
Denseco 48,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 548049
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Helvíkovice
Retpaĝo: www.helvikovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Helvíkovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 2 km okcidente de urbo Žamberk, ĉe ŝoseo n-ro 11 inter Hradec Králové kaj Ostrava. Ĝi havas antaŭurban karakteron, ĉar ĝi senpere ligas al la okcidenta parto de Žamberk kaj kreas kun ĝi kaj kun vilaĝoj Dlouhoňovice kaj Lukavice kunurbaron. Vivas ĉi tie 523 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slatina nad Zdobnicí, Kameničná, Dlouhoňovice, Žamberk kaj Záchlumí.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Helvíkovice
  • Houkov

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en la dua duono de 14-a jarcento.

En Helvíkovice naskiĝis en la jaro 1698 ĉeĥa premonstrata pastro, muzikisto kaj inventinto Prokop Diviš, propranome Václav Divíšek. Li estas konata kiel inventinto de fulmoforigilo. Sian "meterologian maŝinon", kies tasko laŭ li estis suĉi energion de fulmoj el nuboj kaj tiel likvidi ilin, li efektive konstruis kaj starigis en Přímětice apud Znojmo en la jaro 1754. Sian aparaton, kiu fakte funkciis kiel fulmoforigilo, li konstruis efektive pli frue ol Benjamin Franklin (1760), sed iom hazarde, surbaze de ne tute ĝusta koncepto. La kamparanoj en Přímětice tiam opiniis, ke la aparato kaŭzis longan senpluvecon en la jaro 1759 kaj detruis ĝin.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869769
1880648
1890682
1900663
1910646
1921627
JaroLoĝantoj
1930611
1950475
1961470
1970452
1980385
1991397
JaroLoĝantoj
2001407
2014467
2016489
2017496
2018493
2019498
JaroLoĝantoj
2020498
2021513
2022521
2023523

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Prokop Diviš[redakti | redakti fonton]

Proksime de la ĉefa ŝoseo n-ro 11 staras nepretervidebla kopio de meteorologia maŝino de Prokop Diviš. Ĝi troviĝas apud ĉarpentita naskiĝdomo kaj muzeo de la inventinto.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Antonio estas pseŭdostila el la jaro 1894. Ĝi estas oblonga kun presbiterejo kun konkaviĝitaj anguloj. La ekipaĵo estas nuntempa. Sur ĉefaltaro estas bildo de J. Umlauf el la jaro 1895.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Sub la lernejo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1717.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]