Sobkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sobkovice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sobkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Jablonné nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Sobkovice
 - alteco 558 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 58″ N 16° 35′ 29″ O / 50.04944 °N, 16.59139 °O / 50.04944; 16.59139 (mapo)
Areo 3,65 km² (365 ha)
Loĝantaro 240 (2023)
Denseco 65,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547964
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sobkovice
Retpaĝo: www.sobkovice.info.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sobkovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Králický Sněžník, 4 km norde de urbo Jablonné nad Orlicí kaj 8 km nordoriente de urbo Letohrad. El supra parto de la vilaĝo videblas monto Czarna Góra en montaro Králický Sněžník en Pollando. Vivas ĉi tie 240 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Sobkovice ekestis oni ne povas precize konstati. Certe tio estis longe antaŭ la jaro 1543, de kiu devenas la unua skriba mencio pri ĝi. Regiono en la ĉirkaŭaĵo estis origine slava. Atestas pri tio originaj nomoj de vilaĝoj Těchonín, Celné, Mladkov, Králíky, Orličky, Čenkovice kaj ceteraj, kiuj pli poste estis germanigitaj kaj ĝis la jaroj 1945 - 1946 prisetlitaj de germanoj. Ĉeĥaj vilaĝoj kun finaĵo -ice estis laŭ historiistoj fondataj en la 6-a ĝis 10-a jarcentoj. Nomo de Sobkovice estis verŝajne derivita de persona nomo Sobek. Ke tia persona nomo ekzistis jam delonge, atestas noto ĉe kanonikaro de Vyšehrad, kie jam ĉirkaŭ la jaro 1088 aktivis Munisterialis ecce Sobek (malalta eklezia funkciulo).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Malfrubaroka preĝejo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1774 sur loko de pli malnova kapelo. Ĝi estas ununava kun oblonga trilatere fermita predikejo kaj kun turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, la navo estas platplafona.

La ekipaĵo estas ankaŭ malfrubaroka. La ĉefaltaro estas kadra el la jaro 1776, lignoskulptaĵoj estas de skulptisto el Žamberk, predikejo kaj konfesejo de skulptisto el Králíky en la jaro 1780, benkoj de lignaĵisto el Šedivec en la jaro 1776. Sur la dekstra altaro estas bela bildeto de Nekredanta Tomaso.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra Sobkovice kondukas flava turisma pado (flava turisma marko) inter Jablonné nad Orlicí kaj valbaraĵo Pastviny. En la vilaĝo estas eblecoj por loĝado en privataj domoj. Eblas viziti naturan banejon, bicikli per terenaj bicikloj, kolekti fungojn, fiŝkaptadi, vintre uzi skiistan trenlifton kun prilumata skidescendejo kaj skikuri.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.