Červená Voda (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Červená Voda
Koordinatoj: 50°02′18″N 16°44′23″E  /  50.03833°N, 16.73972°O / 50.03833; 16.73972 (Červená Voda (distrikto Ústí nad Orlicí))
Červená Voda
germane: (Mährisch) Rothwasser
municipo
Obec-Cervena-Voda-01.jpg
Vido al vilaĝo Červená Voda el Křížová hora
Flag of Cervena Voda.svg
Flago
Červená Voda.svg
Blazono
Oficiala nomo: Červená Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Rivero Březná
Situo Červená Voda
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 50°02′18″N 16°44′23″E  /  50.03833°N, 16.73972°O / 50.03833; 16.73972 (Červená Voda (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 47,4 km² (4 740 ha)
Loĝantaro 3 085 (01.01.2012)
Denseco 65,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1420
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 61
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
Katastraj teritorioj 8
Partoj de vilaĝo 8
Bazaj sidejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Červená Voda
Retpaĝo: www.cervenavoda.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Červená Voda (en traduko: Ruĝa Akvo, germane Rothwasser) estas komunumo en Ĉeĥio, situanta sur ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia landa limo kun centro en Moravio, nordoriente de la distrikto Ústí nad Orlicí en regiono Pardubice. La civito havas 3 264 loĝantojn kaj areon de 4 739 ha.

Ĝi troviĝas en la plej suda valo de la kaldronvalo Kladsko, nomata sulko Kralice, ĉelime de distrikto Šumperk (sude kaj oriente) kaj Pollando (norde). Ĝi etendiĝas laŭlonge de la unuaklasa ŝoseo I/11 ekde krucvojo kun la unuaklasa ŝoseo n-ro I/43 kaj laŭlonge de triaklasaj ŝoseoj en la ĉirkaŭaĵo. La centro de la civito, loka parto Červená Voda, kuŝas proksimume 6 km de Králíky, 16 km de Jablonné nad Orlicí kaj 26 km de Lanškroun kaj Šumperk. Trans la vilaĝo iras la ĉefa eŭropa akvodislimo: el plejparto de la vilaĝa teritorio drenas akvon rivereto Březná kaj fluas pere de Moravská Sázava, Morava kaj Danubo en Nigran maron kaj el vilaĝetoj Horní Orlice kaj Dolní Orlice fluas akvo pere de rivero Tichá Orlice en Elbon kaj Nordan Maron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendoj la unuan vilaĝon kreis fuĝintoj antaŭ la husanoj (1420), el kiuj kelkaj estis kaptitaj kaj mortigitaj, pro kio la akvo en la rivero ruĝiĝis. Laŭ alia legendo tiutempe oni uzis por ŝoseoj gruzon de loka ŝtonminejo, kiu post pluvo koloriĝis brune-ruĝe. La unua historia mencio pri la vilaĝo devenas el 1481 en la landa matriko en Olomouc, sed tiam la vilaĝo nomiĝis Malé Heroltice (= Malgranda Heroldejo), ĉar la fondinto eble estis meritplena heroldo de Senjoroj el Ŝternberk. Nuna nomo estas atestita en la jaro 1576.

Ĝis la jaro 1848 la vilaĝo dividis sian sorton kun Šilperk-sinjorejo (nuntempe Štíty), kiun post vico de diversaj posedantoj akiris post Milito apud Prago en la jaro 1624 Karel el Lichtenštejn kaj alligis al sinjorejo Ruda nad Moravou.

En la jaro 1960 estis la vilaĝo alligita al distrikto Ústí nad Orlicí.

En 1562 en la civito, en Mlýnice, ekloĝis vitromajstro Dominik Schürer el Waldheim en Saksujo kaj fondis familion de lokaj vitrofandistoj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La civito dividiĝas je 8 katastraj teritorioj: En Moravio:

  • Červená Voda (centro de la civito)
  • Šanov u Červené Vody (parto de la civito ekde 1949)
  • Moravský Karlov (parto de la civito ekde 1960)
  • Bílá Voda (parto de la civito ekde 1960)
  • Mlýnice u Červené Vody (parto de la civito ekde 1960)
  • Mlýnický Dvůr (parto de la civito ekde 1960)

En Bohemio troviĝas:

  • Horní Orlice (parto de la civito ekde 1960 -ĉi tie fontas Tichá Orlice)
  • Dolní Orlice (parto de la civito ekde 1960)

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La civiton trairas fervojo el Dolní Lipka al Štíty kun jenaj haltejoj:

  • Dolní Orlice
  • Červená Voda
  • Moravský Karlov
  • Bílá Voda
  • Mlýnický Dvůr

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Červená Voda[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Matiaso, fondita en la jaro 1686 sur loko de ligna renesanca preĝejo.

Statuaro[redakti | redakti fonton]

Statuaro (kolono) de Sankta Triunuo estas el la jaro 1715.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Horní Orlice[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Ĉe orienta rando de la vilaĝo estas kapelo de "Kronado de Sankta Maria", baroka el la jaro 1757. Ĝi havas kvadratan navon kruce volbitan, kun duoncirkla apsido kaj kun voluta baroka fasado. La ĉefaltaron ornamas reliefo "Kronado de Sankta Maria" el la tria kvarono de 18-a jarcento. En la kapelo troviĝas ligna statuo de Sankta Johano Nepomuka el la dua duono de 18-a jarcento.

Mlýnický Dvůr[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Staras ĉi tie origine renesanca preĝejo de "Naskiĝo de Sankta Maria" el la jaro1575, malfrubaroke rekonstruita proksimume en la jaro 1773.

Kasteleto[redakti | redakti fonton]

Troviĝas ĉi tie renesanca "Kasteleto" el la jaro 1580.

Šanov[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie staras statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Moravský Karlov[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1792 estis ĉi tie konstruita preĝejo de Sankta Jozefo Kalazanco.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Červená Voda situas en valo ĉirkaŭigita per muregoj de montoj. Estas ĉi tie bela, relative nedamaĝita pejzaĝo, ideala por pieda kaj bicikla turismo kun vico da interesaj celoj, ekzemple belvidejo sur Křížová monto, fuortaroj Hůrky kaj Bouda, kiuj hodiaŭ estas unikaj armea-historia memorindaĵoj kaj muzeo samtempe, belvidejo sur Suchý monto, pilgrima preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria kun komplekso de apartenaj konstruaĵoj, nomata ankaŭ "Hedeĉ" aŭ "Monto de Dipatrino" apud Králíky, Akrobatparko Štíty ktp.

La vilaĝo estas serĉata loko por vintra ripozado pro kelkaj dekoj da kilometroj skikuraj traceoj. Favorantoj de skidescendado povas uzi skiistan areon Šanov aŭ tute novan ski-areon Mlýnický Dvůr - Buková monto, kiu komencis funkciadon en la sezono 2010-2011.

Personuloj[redakti | redakti fonton]

En Mlýnický Dvůr naskiĝis pentristoj Umlauf, portretisto Ignác kaj pentristo de preĝejoj Jan, kiu inter aliaj pentris preĝejon en Žamberk aŭ sur Sankta Monto apud Příbram.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

En Červená Voda vivis Josef Cink, konata precipe kiel aŭtoro de Esperanto-lernolibroj, ĉeĥlingva Koresponda kurso de Esperanto, de Esperanto-ekzercaro por progresintoj kaj kiel kantotradukisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]