České Heřmanice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
České Heřmanice
kampurbo
České Heřmanice, kostel svatého Jakuba Většího.JPG
Preĝejo de sankta Jakobo Pli granda
Flag of Ceske Hermanice CZ.svg
Flago
České Heřmanice.svg
Blazono
Oficiala nomo: České Heřmanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rivero Sloupnický potok
Situo České Heřmanice
 - alteco 309 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 53″ N 16° 15′ 10″ O / 49.93139 °N, 16.25278 °O / 49.93139; 16.25278 (mapo)
Areo 9,96 km² (996 ha)
Loĝantaro 607 (2022)
Denseco 60,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580040
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: České Heřmanice
Retpaĝo: www.ceskehermanice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kampurbo České Heřmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 7 km oriente de urbo Vysoké Mýto kaj 9 km norde de Litomyšl, apud la ŝoseo n-ro 317 liganta urbon Choceň kun Litomyšl kaj apud rivereto Sloupnický. Vivas ĉi tie 607 loĝantoj (2022).

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • České Heřmanice
  • Borová
  • Chotěšiny
  • Netřeby

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri vilaĝo Heřmanice devenas el la jaro 1226 kaj ĝi estas sciigo, ke posedanto de la vilaĝo Svatoslav de Heřmanice (Suatozlav de Hermannic) estas registrita sur akto de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Sekve de tio oni povas supozi, ke la vilaĝo estis evidente fondita multe pli frue.

En la jaroj 1460 ĝis 1506 Heřmanice posedis sinjoro Bohuněk el Adršpach, kiu elpetis de la reĝo Vladislao la 2-a Jagello promocion de Heřmanice je urbeto kun diversaj rajtoj, aparte rajto ĉiun ĵaŭdon okazigi foiron kaj ĉirkaŭ la 25-a de julio ankaŭ oktagan jarfoiron. České Heřmanice estis urbeto ĝis la jaro 1923.

La atribuo "České" (Bohemia) en nomo de la vilaĝo aperas nur en la 18-a jarcento por diferencigi ĝin de Horní Heřmanice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine gotika preĝejo estas rememorata kiel paroĥa jam en la jaro 1350. Ĝi estis rekonstruita en la jaro 1547, kiam estis alkonstruita la turo, kaj denove rekonstruita en la jaro 1733 en baroka stilo.

La preĝejo estas ununava kun ekstere duoncirkla kaj interne trilatera presbiterejo, kun oblonga sakristio sur norda flanko kaj du flankaj kapeloj ĉe la navo, prisma turo kun tenda tegmento en okcidenta fronto. La fasadoj estas glataj, la turon subtenas apogpilieroj. La presbiterejo, navo, sakristio kaj ambaŭ kapeloj estas volbitaj barele kun segmentoj. En okcidenta parto de la navo estas ligna ĥorejo.

La ĉefaltaro estas baroka el la 18-a jarcento, portala kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj bildo de J. Umlauf el la jaro 1870. Kvin flankaj altaroj estas el la 18-a jarcento, portalaj kaj kadraj kun statuoj de anĝeletoj kaj bildoj. La predikejo estas baroka. Lignan baptujon el la jaro 1731 ornamas kovrilo kun grupo "Bapto de la Sinjoro".

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Kalvario antaŭ la preĝejo estas el la jaro 1835.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

  • n-ro 2 apud la preĝejo estas el la unua duono de 19-a jarcento kun skulptita ligna gablo
  • n-ro 30 teretaĝa loĝdomo kun ornamita pinjono el la jaro 1937
  • n-ro 32 el la unua duono de 19-a jarcento kun riĉe profilita kornico kaj barokeca pinjono.

Alligitaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Netřeby[redakti | redakti fonton]

Sur loko, kie nuntempe estas vilaĝo Netřeby situis jam en la jaro 1167 domaro Švábenice, nomata tiam en aktoj de monaĥejo Litomyšl. Tiamaj posedantoj, familiaro Švábenický el Švábenice setlis en fortikaĵeto en Heřmanice kaj ilia tasko estis en la regiono sekurigadi gravan vojon inter Bohemio kaj Moravio, t.n. Trstenická vojon.

Borová[redakti | redakti fonton]

Ĉe veturigista gastejo apud la vojo inter Vysoké Mýto kaj Česká Třebová fondis en la jaro 1698 sinjorejo de Litomyšl vilaĝeton Borová por senarbigi kaj kultivi en ĉirkaŭaĵo ĝisnunajn pinajn arbarojn. La grundojn la sinjorejo poste al kamparanoj farmigis.

Chotěšiny[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Chotěšiny devenas el la jaro 1307. Al České Heřmanice ĝi estis ligita okaze de administra reformo en la jaro 1960.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]