Rohozná (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rohozná
Rohozná
germane Rohosna
municipo
La meza parto de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rohozná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro
Rivero Rohozenský potok
Situo Rohozná
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 28″ N 16° 24′ 12″ O / 49.65778 °N, 16.40333 °O / 49.65778; 16.40333 (mapo)
Areo 11,77 km² (1 177 ha)
Loĝantaro 621 (2023)
Denseco 52,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 72 ĝis 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578673
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rohozná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.rohozna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rohozná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km sudoriente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 621 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Banín, Lavičné, Svojanov kaj Stašov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri vilaĝo Rohozná devenas el la 13-a jarcento, kiam ĝi estas nomata "Rohozná - villa ves". Historio de la vilaĝo estas ligita kun historio de la burgo Svojanov sur kies sinjorejo ĝi estis fondita, verŝajne en la dua duono de 13-a jarcento. Ankoraŭ en la 18-a jarcento la regiono ĉirkaŭ la vilaĝo estis ege arbarriĉa kaj en Rohozná vivis malmulte da loĝantoj. Pro tio posedanto de la sinjorejo barono Barstenstein prisetlis ĉi tie koloniistojn el Bavario kaj Saksio. Por ili li konstruigis dometojn kaj tiun vilaĝparton oni nomigis Familio. La nomo estas uzata ĝis nun.

En la jaro 1945 estis la vilaĝo superloĝata. Pro tio multaj loĝantoj foriris al proksimaj vilaĝoj prisetli bienojn kaj domojn post ellandigitaj germanoj kaj nombro da loĝantoj en Rohozná malkreskis je unu triono.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 785
18801 828
18901 872
19002 055
19102 197
19212 054
JaroLoĝantoj
19302 026
19501 161
19611 251
19701 141
1980956
1991763
JaroLoĝantoj
2001715
2014637
2016637
2017651
2018658
2019654
JaroLoĝantoj
2020634
2021606
2022614
2023621

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monumento[redakti | redakti fonton]

Monumento al viktimoj de la Dua Mondmilito situas antaŭ la lernejo.

Memortabulo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo sur domo de la lernejo portas surskribon: En tiu ĉi lernejo naskiĝis verkisto kaj dramisto Bohuslav Březovský 1912 - 1976.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Se per ĉi tieaj sonoriloj sonoras lama aŭ morba homo en nomfesto de Maria Magdalena, tiu resaniĝos.

Naturo[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo aperas raraj botanikaj specioj: menianto trifolia (Menyanthes trifoliata) kaj orĥido (orĥis).

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Rohozná estas fama pro siaj naskiĝintoj, inter kiujn apartenas ekzemple verkisto Bohuslav Březovský, Prof. Ing. Dr. Ladislav Záruba, Doc. PhDr. Jindřich Hořínek, Ladislav Báča (1908-1991), folkloristo kaj patrujsciencisto, fondinto de la muzeo en Český Těšín.

Partoj de la municipo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

Manova Lhota[redakti | redakti fonton]

Manova Lhota estas tre malgranda vilaĝo, parto de komunumo Rohozná. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sude de Rohozná. Nomo de la vilaĝeto estis derivita de kavaliro Mann, feŭda sinjoro de la burgo Svojanov. La domaro estas valora arĥitektura tutaĵo kun kelkaj konservitaj originaj popolaj konstruaĵoj. Estas ĉi tie ankaŭ gotika preĝejo de Sankta Erasmo episkopo kun originaj konstruaj elementoj konservitaj en la presbiterejo, kie estas ankaŭ raraj, provizore kaŝitaj survandaj pentraĵoj el la 14-a jarcento. En la jaro 1895 elfandis firmao "Adalbert Hiller vidvino kaj filo en Brno sonorilon lokitan en tureto de la kapelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • ŠORM, Antonín. Pověsti o českých zvonech. Praha: V. Kotrba, 1926.
  • Škranc Ludvík, Rohozná, pohled do minulosti, (ĉeĥa manuskripto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]