Písečná (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Písečná
Písečná
municipo
Preĝejo de sankta Katarina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Písečná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Letohrad
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Potočnice
Situo Písečná
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 42″ N 16° 27′ 18″ O / 50.04500 °N, 16.45500 °O / 50.04500; 16.45500 (mapo)
Katastro 8,83 km² (883 ha) Písečná u Žamberka
Loĝantaro 570 (2023)
Denseco 64,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1364
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 70
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580775
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Písečná (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.pisecna.zamberk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Písečná (germane Schreibersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo inter Letohrad kaj Žamberk, 4 km okcidente de Letohrad kaj 6 km sude de Žamberk. Vivas ĉi tie 570 loĝantoj (2023). En la jaro 2004 la vilaĝo akiris Verdan rubandon por longdaŭra zorgo pri vivmedio kaj en la jaro 2005 ĝi akiris en eŭropa konkurso Entente Florale Europe eĉ oran plakedon ĝis nun kiel ununura ĉeĥa vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Koloniigon de le regiono apud supra Divoká Orlice organizis sinjoroj "el Zebín", kiuj en sia blazono havis trumpeton. Sed jam antaŭ ili en la regionon venis ciriakoj kaj fondis sian monaĥejon en Klášterec nad Orlicí. Interesoj de ambaŭ koloniistoj kontraŭstaris kaj la kverelon devis decidi episkopo Tobiáš el Bechyně, kiu al nekonata sinjoro malpermesis iam en la jaroj 1279 - 1290 konstrui burgon sur teritorio apartenanta al la monaĥejo. Estas opinio, ke temis pri burgo Vejrov en Nekoř kaj pri iu sinjoro el familiaro de Zebín. Tiu sinjoro poste kun siaj aktivaĵoj retiriĝis sur maldekstran flankon de Divoká Orlice kaj konstruigis novan burgon sur monteto super Písečná kaj tiu onidire akceptis en germana formo nomon de la vilaĝo Písečná, do Sandbach, kiu baldaŭ transformiĝis en ĉeĥan varion Žampach.

Alia teorio pri tiuj eventoj estas, ke la nekonata sinjoro konstruigis burgon Geiersberk (Kyšperk), ĉar Geiersberg en germanaj dialektoj signifas Gufburgon (malnovceĥe Vejrov). Žampach laŭ tiu ĉi teorio ekestis sendepende de tiuj eventoj, verŝajne pli frue ol la vilaĝo Písečná. Sed pri rilatoj de nomoj Sandbach - Písečná - Žampach tamen ne estas duboj.

En la unua kvarono de 14-a jarcento sinjoroj el Žampach pli ol pri disvolvo de la sinjorejo zorgis pri rabado en vasta ĉirkaŭaĵo de la burgo. Konata en tiu agado estis ĉefe Petr el Žampach.

En la jaro 1324 donis reĝo Jan Lucemburský la burgon kiel garantiaĵon al Jindřich pli juna el Lipá, la plej alta arkmarŝalo de Ĉeĥa reĝolando. Dum lia regado disvolviĝadis tuta regiono kaj ekestadis novaj vilaĝoj. Li zorgis ankaŭ pri spirita savo de siaj subuloj kaj konstruigis en Písečná preĝejon. Iam post la jaro 1346 akiris la burgon kiel garantiaĵon Jan Pancíř el Smojno. Li apartenis al eta nobelularo kaj devis iel enspezadi. Li provis soldatservadon ĉe Karolo la 4-a, kie famiĝis per sia braveco. Sed pli poste, kiel posedanto de la burgo Žampach li fariĝis timiga rabisto. Tion ne povis akcepti Karolo la 4-a. En la jaro 1356 li kun sia militistaro konkeris Žampach, sinjoron Jan Pancíř el Smojno kaptis kaj pendigis lin. Post ekzekuto la reĝo donacis burgon al Čeněk el Potštejn.

Fine de la 14-a jarcento suferigis la regionon pesto. Mortis ĉirkaŭ 15% da loĝantoj, multaj bienoj restis forlasitaj kaj ekonomia situacio estis malbona. Sekvis husanaj militoj kaj la regiono nebone prosperis ankaŭ fine de la 15-a jarcento. En la jaro 1513 devis Jan el Žampach pro ŝuldoj la burgon garantiigi. La ŝuldon pagis nur lia filo Zdeněk en la jaro 1539, kiam estis Žampach jam tre dezertiĝinta. En la jaro 1574 aĉetis la sinjorejon Adam Bukovský el Hustířany. La burgon forlasis kaj konstruigis sub ĝi novan fortikaĵeton. Post lia morto la posedantoj ŝanĝiĝis relative rapide, ĝis en la jaro 1633 akiris ĝin jezuitoj, kiuj administris ĝin ĝis nuligo de la ordeno en la jaro 1773 de imperiestro Jozefo la 2-a.

Dum la tridekjara milito Písečná ege suferis. En la jaro 1630 okazis en la regiono granda pesto. En la sekvanta jaro venis al Žampach imperiestraj soldatoj kaj forŝtelis ĉiujn valoraĵojn: perlojn, arĝentaĵojn, oraĵojn, vestojn, preĝejajn robojn, manĝaĵojn, ĉevalinojn, ĉevalidojn ktp. En la jaro 1639 venis al Žampach svedoj kaj la superularo devis pagi elaĉetmonon 406 guldenojn. En la jaro 1648 venis denove imperiestra militistaro kaj elrabis la vilaĝojn eĉ dufoje. Post la milito restis en Písečná nur 109 loĝantojn.

Post nuligo de jezuita ordeno posedantoj de la sinjorejo denove rapide ŝanĝiĝis. En la jaro 1848 estis feŭdaj devoj de subuloj nuligitaj, sed ili devis el feŭdaj rilatoj elligiĝi, do pagi sumojn egalajn al dekdujara profito. Per rompo de feŭdaj rilatoj rompiĝis ankaŭ rilatoj de Písečná al Žampach kaj graviĝis rilatoj al urbo Žamberk. Temis ne nur pri administraj rilatoj, sed ankaŭ rilatoj ekonomiaj, ĉar en tiea industrio multaj homoj el Písečná trovadis laboron por sia vivtenado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869662
1880680
1890657
1900676
1910565
1921522
JaroLoĝantoj
1930538
1950395
1961415
1970374
1980318
1991363
JaroLoĝantoj
2001438
2014511
2016538
2017546
2018557
2019572
JaroLoĝantoj
2020580
2021551
2022571
2023570

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Katarino estas rememorata jam en tempoj de imperiestro Karolo la 4-a. Kiel jam dirite fondis ĝin Jindřich pli juna el Lipá. El masonita kirko konserviĝis gotika presbiterejo. Verŝajne en la jaro 1716 estis al ĝi alkonstruita nova navo kaj en la jaro 1782 ankoraŭ okcidenta fronto kun turo. Longa presbiterejo estis dividita per apartiga muro kaj en orienta parto aranĝita sakristio kaj en la dua etaĝo kamero. La antaŭa presbiterejo estis volbita barele kun segmentoj, sur maldekstra flanko estas negranda gotika sankta ŝranko. Oblonga navo estas volbita per kvin kampoj de barela volbo en zonoj.

La ĉefaltaro estas rokoka proksimume el la jaro 1760, statuoj estis skulptiste rekreitaj en la jaro 1878 kaj en la sama jaro estis enmetita nova bildo de Sankta Katarino de J. Umlauf. La predikejo, origine el la sama jaro kiel la ĉefaltaro estis nove aranĝita en la jaro 1870. Flankaj altaroj estis anstataŭigitaj per modernaj statuoj. Bildoj el ili, de J. Umlauf, estas deponitaj en paroĥestrejo. Ŝtona baptujo estas baroka el la duono de 18-a jarcento. Ekstere sur muroj de la presbiterejo estas figuraj tomboŝtonoj el la fino de 16-a jarcento kaj tri surskribaj tomboŝtonoj el la dua duono de 18-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas baroka el la jaro 1726, simpla, oblonga, duetaĝa. Interne estas portreto de kavaliro Burián Bukovský el Hustířany el la dua duono de 16-a jarcento, fera glavo kaj peco de maŝkiraso.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Baroka statuo de Sankta Johano Nepomuka troviĝas sur monteto super la preĝejo. Ĝi devenas el la jaro 1717, do kanonizon de la sanktulo ĝi antaŭas pri naŭ jaroj. Ĉirkaŭ la statuo estas 13 tilioj memore al 13 infanoj, kiujn ĉi tie trafis fulmo. Bedaŭrinde la statuo estis en la jaro 1999 damaĝita fare de vandaloj. Kelkaj tilioj suferas pro farita nefaka maldensigo de branĉoj.
  • Interesa sabloŝtona popoldevena plastikaĵo de "Sankta Maria Kovárnická" verŝajne devenas el la 19-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1997 restaŭrita laŭ malnova fotografaĵo kaj restarigita sur originan ŝtonan kolonon.

Memorindaj arboj[redakti | redakti fonton]

  • La plejmaljunaj en la vilaĝo estas verŝajne du etfoliaj tilioj (Tilia cordata). Ilia aĝo estas taksata je 450 - 500 jaroj. Tiu apud la n-ro 15 estas en bona sanstato. Ĝia cirkonferenco proksimiĝas al 7 metroj. Pri malbona stato de la dua tilio, kiu troviĝas apud la n-ro 36, oni kulpigas legendon, ke tiun, kiu ion ajn pri la arbo faros atingos granda malfeliĉo. Tiu ĉi tilio rememoras vilaĝestrejon (aŭ t.n. Korton), kiu ĉi tie situis.
  • En centro de la vilaĝo estas tri protektataj arboj, du kverkoj kaj unu acero. Ilia aĝo estas taksata je 250 - 300 jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]