Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzistas ankaŭ urbo Nové Hrady.

Nové Hrady
germane Neuschloß
municipo
Vido al municipo Nové Hrady el ponto al kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nové Hrady
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Nové Hrady kastelo
Situo Nové Hrady
 - alteco 384 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 06″ N 16° 08′ 38″ O / 49.85167 °N, 16.14389 °O / 49.85167; 16.14389 (mapo)
Areo 10,33 km² (1 033 ha)
Loĝantaro 315 (2023)
Denseco 30,49 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 571920
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Hrady (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.novehrady.wz.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Nové Hrady situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe la ŝoseo n-ro 358 inter Litomyšl kaj Skuteč, 14 kilometrojn okcidente de Litomyšl kaj 14 kilometrojn oriente de Skuteč, sur rando de naturrezervejo Maštale (Ĉevalstaloj). Vivas ĉi tie 315 loĝantoj (2023).

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Nové Hrady
  • Mokrá Lhota
  • Rybníček

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur loko, kie nuntempe troviĝas vilaĝo Nové Hrady situis en mezepoko domaro nomata Boží Dům (Dia Domo), kiu verŝajne ekestis kun ĉesto de la eklezio per interna koloniigo komence de la 14-a jarcento.

En la duono de 15-a jarcento ekestis sur monteto super la vilaĝo nova burgo, laŭ kiu la vilaĝo estis nove nomata. La burgo estis en la duono de 18-a jarcento forlasita kaj en la vilaĝo estis konstruita kastelo en rokoka stilo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 062
18801 132
18901 037
1900985
19101 021
1921923
JaroLoĝantoj
1930797
1950575
1961581
1970511
1980408
1991318
JaroLoĝantoj
2001284
2014313
2016302
2017295
2018305
2019305
JaroLoĝantoj
2020305
2021304
2022296
2023315

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Nový hrad[redakti | redakti fonton]

Nový hrad (Nova burgo) aŭ Boží dům estis nomo de burgo, kies apenaŭ rekoneblaj ruinoj estas sur monteto super la vilaĝo. En tridekjara milito ĝi estis de militistoj elrabita, sed ankoraŭ en la jaro 1750 ĝi estis loĝata. En la jaro 1774 grafo Jean-Antoine Harbuval de Chamaré konstruigis en la vilaĝo kastelon kaj la burgon malkonstruigis por akiri konstrumaterialon.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sankta Jakobo la pli aĝa estis konstruita en la jaro 1724 koste de princo Jan Trautsohn pere de konstruisto O. Tatínek sur loko de origina gotika kirko. Internaj ornamoj estis finitaj en la jaro 1740. Ĝi estas ununava oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo kun sakristio, oratorio kaj ostejo kun kripto sur ambaŭ flankoj. La navo estas volbita barele kun segmentoj kaj zonoj, la ĥorejo estas subvolbita barele.

La ĉefaltaron kreis F. Pacák kaj A. Janda en la jaroj 1743 kaj 1744, la bildon pentris A. Mühl en la jaro 1896. Sur suda flanko estas tri altaroj - de Sankta Alojzo el la jaro1765, altaro de Sankta Judaso Tadeo el la jaro 1742 kaj altaro de Sankta Anna el la komenco de 18-a jarcento. Sur maldekstra flanko estas altaro de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1741 kaj ligna predikejo el la jaro 1740. Ligna baptujo kun stana kovrilo devenas el la jaro 1761. Bildoj de Sanktaj Sebastiano, Roĥo kaj Rozalia kaj de Sankta Johano Nepomuka pilgrimanta en Stará Boleslav, ambaŭ de J. Andres el la jaro 1741. Bildojn de Kalvaria vojo kreis V. Pošík en la jaroj 1879 - 1880.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

En tombejo estas tomboŝtonoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. En kadavrejo estas barokaj bildoj de Ekleziaj Patroj el la jaro 1725.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

La kampanilo estas duetaĝa prisma konstruaĵo kun pordego de estinta tombeja enirejo el la jaro 1739.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Maria estis konstruita en la jaro 1739. Novrenesanca altaro kun statuo de Sankta Maria kaj kun relikvokestoj estas ankaŭ el la jaro 1739.

Kalvaria vojo[redakti | redakti fonton]

Kalvaria vojo kun sabloŝtonaj reliefoj gvidas al burga monteto estas el la jaro 1767. Nuntempe estas en malbona stato.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano Nepomuka kun anĝelo situas apud la preĝejo kaj estas el la jaro 1727.
  • Sankta Jozefo ankaŭ el 1890
  • Kruco apud vojo al Řepníky el la jaro 1818.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]