En la 10-a jarcento ĉi tie situis minimume unu preĝejo inicita al sanktaj Kosmaso kaj Damiano. Apud ĝia pordo estis matene post datreveno de la soleno de patronoj de la preĝejo, te. la 28-a de septembro en la jaro 935 (fontoj indikas ankaŭ jaron 929) fare de sia frato Boleslao murdita ĉeĥa sankta Venceslao. Lia korpo ĉi tie poste kelke da jaroj (legendoj indikas tri jaroj) ripozis, antaŭ ol ĝi estis transportita en katedralon de sankta Vito, kie ĝi troviĝas en sanktvenceslaa kapelo ĝis hodiaŭ.