Kastelo Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nové Hrady (kastelo)
Kastelo Nové Hrady
kastelo
Kastelo Nové Hrady
Oficiala nomo: Zámek Nové Hrady
Kromnomo: Malgranda Schönbrunn, Ĉeĥa Versailles
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Nové Hrady
Historia regiono Bohemio
Parto de Nové Hrady
Parto(j) Franca ĝardeno, Biciklista muzeo, Ĉevalejoj
Situo Kastelo Nové Hrady
 - koordinatoj 49° 51′ 09″ N 16° 08′ 44″ O / 49.85250 °N, 16.14556 °O / 49.85250; 16.14556 (mapo)
Aŭtoro Josef Jägr
Stilo Rokoko
Materialo Ŝtono
Konstruita 1774–1777
Posedanto Jean-Antoin Harbuval de Chamaré devena
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Nové Hrady
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Proprumanto Persono
Adreso Mgr. Petr Kučera
Zámek - č.p. 1
539 45 Nové Hrady
Telefono +420 469 325 353
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Hrady Chateau (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.nove-hrady.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nové Hrady estas kastelo en Ĉeĥio, dominaĵo de samnoma vilaĝo en la Regiono Pardubice. Proksime situas urboj Vysoké Mýto kaj Litomyšl.

La plej elstara ekzemplo de rokoka kastela arkitekturo en Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento surloke staris gotika burgo. Kastelo, en rokoka stilo, stilo de francaj somerlokoj, ĉirkaŭita de rokoka ornama areo, estis konstruita dum la jaroj 1774 ĝis 1777 en la sama loko. Ĝi ofte estas nomata „Ĉeĥa Versailles“, aŭ „Malgranda Schönbrunn“. Konstruigis ĝin grafo Jean-Antoine Harbuval de Chamaré laŭ projekto de la arkitekto Josefo Jäger. Bazan aspekton de la kastelo instigis kaj konstruadon direktis la grafo mem.

La lasta posedanto de la kastelo antaŭ naciigo estis tekstilfabrikisto Josef Bartoň.

Post la jaro 1989 rekuperis la kastelon genepoj de la lasta posedanto. Ekde la jaro 1997, kiam denove ŝanĝiĝis posedanto, la kastelo estas rekonstruata.

kastela ĝardeno

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas kovrita per mansarda tegmento kaj havas riĉe ornamitan fasadon. En la kastelon oni eniras tra vasta halo kun kruc-volboj. Ambaŭ flankaj aloj havas propran ŝtuparon. En la unua etaĝo, super la enirhalo, estas rokoka ĉefsalonego kaj apud ĝi videblas privataj salonoj de la nunaj posedantoj. En la okcidenta alo troviĝas kapelo kun rokoka altaro (1777) de Josef Procházka kaj altara bildo (1778) de Jan Nivelta. Ornamo de la kastelo estas vasta parko en angla stilo kun krucuma vojo.

Utiligo de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la kastelo estas privata, publike alirebla. En kastelo eblas vidi ekspozicion de meblaro (ekde baroko ĝis kubismo) el kolektoj de la Artmetia muzeo en Prago, bildoj kaj filigranaj artobjektoj. En flankaj aloj de la kastelo troviĝas restoracio, sukeraĵejo kaj malgranda galerio. En la proksima grenejo troviĝas la unua ĉeĥa muzeo de bicikloj. En la ĉeĝa rokoka salonego okazas geedziĝaj ceremonioj kaj eksa kaleŝejo kaj ĉevalejo servas por okazigado de societaj kaj privataj kulturaj aranĝoj. Al la kastelo apartenas ankaŭ ĉevalstalo kaj bieno por bredado de cervoj kaj damaoj.