Ĉevalstalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉevalstalo estas stalo, farmbiena domo, en kiu oni tenas ĉevalojn. Pleje ĉevalstalo konsistas el kelkaj ejoj, kaj ĉiu ejo havas specialan destinon. Plej grava estas ĉefa ĉevalstalo, kie en disbaroj staras ĉevaloj. Dua ejo estas selejo, kie oni tenas rajdarta ilaro. Alia ejo estas furaĝejo, kie oni konservas kaj prepares furaĝon (manĝaĵon). Ofte en ĉevalstalo estas helpaj ejoj, kie ekzemple oni tenas ordoniloj aǔ iloj por hufferi.

Specoj de la ĉevalstaloj[redakti | redakti fonton]

Disbara ĉevalstalo[redakti | redakti fonton]

Ĉevalstalo kun internaj disbaroj, kie ĉevaloj povas elvidi koridoron

Ĉevalstalo estas dividita je unubestaj, fermitaj lokoj destinitaj por individuajn ĉevalojn. La disbaroj povas esti brikaj, lignaj aũ el ŝtalaj vergoj. La tiuj havas unupartan aǔ dupartajn (supra kaj malsupra) pordo. La disbaroj devas esti ampleksa laŭ dimensio de la ĉevaloj.

  • kun internaj disbaroj, kiuj pordojn malfermiĝas direkte al interna koridoro.
  • kun la eksteraj disbaroj, tiel nomata angla ĉevalstalo - kiuj pordojn malfermiĝas eksteren.
Ĉevalstalo kun internaj disbaroj, kie la internaj fenestroj havas vergojn
Ĉevalstalo kun la eksteraj disbaroj

Faka ĉevalstalo[redakti | redakti fonton]

Faka ĉevalstalo

La ĉevalstalo estas dividita je unubestaj, malfermitaj de koridoro lokoj destinitaj por individuajn ĉevalojn. La disbaroj devas esti ampleksa laŭ dimensio de la ĉevaloj. La ĉevaloj en disbaroj estas aligitaj per ŝnurego aŭ ĉeno.

Libere-elkureja ĉevalstano[redakti | redakti fonton]

Libere-elkureja ĉevalstano

La tuta tempe la ĉevaloj povas eniri kaj eksteriri. La ĉevalstalo estas simila al ŝedo kaj ŝirmas de pluvo, vento kaj neĝo. Ofte ne estas dividita je la disbarojn. La ĉevaloj povas grege moviĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]