Stalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tradicia stalo por ŝafoj en norda Germanio
moderna bovina stalo kun centra vojo kaj flankaj ĉeloj

Stalo estas farmbiena konstruaĵo, kiu servas kiel loĝejo por bestoj agrikulture tenataj.

Laŭ Francisko Azorín stalo estas Loĝejo por brutaro, por grego.[1] Li indikas etimologion el la latina stabulum, el stabulare (stali). Kaj li aldonas la terminon stali, por loĝigi brutojn en stalo.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Povas temi pri propra domo aŭ pri parto de ĝi. Plej ofte, sed ne nepre, temas pri parto de bieno, sed stalo ankaŭ ekzemple povas esti unuopa konstruaĵo sur aŭ apud paŝtejo. Por ĉiu bestospeco kaj laŭ ĉiuj kulturoj kaj epokoj ekzistas apartaj konstruoformoj. Devas esti praktike en- kaj elgvidi la bestojn, alporti manĝaĵon kaj freŝan fojnon por kuŝado, elporti malpuraĵojn. Devas esti taŭga varmeco kaj sufiĉo da oksigeno. Modernaj staloj plej ofte estas haloj kun centra vojo kaj unu aŭ pluraj flankaj ĉeloj por po unu aŭ por pluraj bestoj.

porka stalo en la distrikto Cloppenburg kun biogas- kaj fotovoltaika instalaĵo}}

Tipoj de staloj[redakti | redakti fonton]

Staloj estas konstruaĵoj sur bieno aŭ troviĝas proksime de bieno. Ĉe loĝstala domo, kiu dominis antaŭ la industria revolucio, la stalo estas integrita en loĝdomo de la agrikuluristo.

Se la stalo troviĝas ekster la biena loko kaj proksime de paŝtejo, ĝi nomiĝas „eksterbiena stalo“.

En la industria agrikulturo de la 21-a jarcento ofte la stalo aŭ pli bone stalego troviĝas ekster la vilaĝo aŭ urbo. La bestoj tenataj en tiaj staloj plej ofte ne havas la eblon serĉi la nutraĵon en la subĉielejo.

Historio de la stalkonstruaĵo kaj la tenado de bestoj en staloj[redakti | redakti fonton]

Staloj en la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

moderna bovinstalo
helpstalo por fiksi ĉevalojn dum la surmunto de la huffero
staloj sur bieno
bovoj en la ekstera ejo antaŭ kurstalo

Nuntempe utilbestoj estas tenataj kaj sur paŝtejoj kaj en staloj. En industriŝtatoj ofte la tenado en staloj estas la plej ofta: de 12,5 milionoj da bovoj, kiuj ekzistas en Germanio 4,8 milionoj havas minimume partatempan eblecon por iri eksteren al paŝtejo. De la porkoj en Germanio malpli ol 1 % estas tenataj subĉiele. Male al tio 84 % de la ŝafoj povas paŝti eksterdome sur paŝtejoj.[3]Ankaŭ ekzistas staloj por bestoj, kiuj plejparte aŭ sezone paŝtas eksterdome, plej ofte en formo de eksterbienaj staloj. Dum vintro la bestoj ofte estas en staloj pro la ekstere glaciigita trinkakvo kaj danĝero gliti kaj vundi sin dum frosta kaj neĝa periodoj. La tenado en staloj donas sekurecon kaj pli facilan kontroleblecon.[4] Krome la kolektado de sterko en stalo estas pli facila ol eksterstale.

Hodiaŭ ekzistas specialaj konstruformoj por ĉiu bestospeco kaj utilformo, kiuj dependas de la bezonoj de la bestospeco rilate la nutrigado, mastrumado, temperaturbezono kaj aerumado.

Ĝenerala konstruo[redakti | redakti fonton]

Stalkonstruaĵoj hodiaŭ ofte estas haloj kun trairejoj aŭ pluraj ejoj poe unu aŭ pluraj bestoj. La bestoj estas nutrataj aŭ dum la tuta jaro aŭ nur dum la malvarmaj sezonoj en la stalo.

Ĉe malnovaj bienaj staloj la stokejoj por fojno kaj pajlo ofte estas super la stalo. Modernaj staloj havas proprajn ejojn aŭ ujoj por stoki la furaĝon, fojnon kaj pajlon.

Bovoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la staltenado de bovoj oni distingas inter unuopa tenado kaj grupa tenado. Ĉe la unuopa tenado la bestoj estas ligitaj. Tiel la ekskrementoj falas malantaŭ la kuŝejoj kaj tiel pli facile povas esti forigeblaj. Junbestoj (bovidoj) estas tenataj dum la unuaj du samajnoj en bovidkabanoj. Ekde al oka semajno ili devas esti tenataj en grupoj. La prizorgado kun akvo kaj furaĝo okazas per trogoj.

Porkoj[redakti | redakti fonton]

porkaj fakoj, GDR, 1956
stalfako en ĉevalstalo

Ĉe la tenado de domaj porkoj ekzistas diversaj konstruformoj, kiuj estas agordita al la diversaj celoj de la bestotenado.

Porkgrasigado[redakti | redakti fonton]

La porkgrasigado okazas en grupoj, tial la porkgrasiga stalo estas separatigita en fakoj. La varmstalo estas devige aerumita kaj la purigado kun akvo okazas per specialaj trogoj. La bestoj ricevas la furaĝon per aŭtomatoj en fluida aŭ seka formo (fluidnutrado, seknutrado). Nur en malgrandaj staloj la bestoj estas nutrataj individue.

Ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe ĉefvaloj dominas la stalfaka stalo kaj la unuopaj ĉevalo staras en unuopaj fakoj, Ofte ekzistas ebleco por elkuri.[5]

Vidu ankaŭ la artikolon pri ĉevalstalo.

Kortobirdoj[redakti | redakti fonton]

iama stalo de bieno apud Dresden: La en 1768 konstruita stalo estas ekde 2005 ŝtata galerio por artekspozicioj

Ĉe la bredado de kortobirdoj la stalformo ankaŭ dependas de la celo.

virkoka grasigado

Kortobirda grasigado[redakti | redakti fonton]

ŝafstalo en la regiono Lüneburger Heide
ŝafstalo en la sabla regiono Wildeshauser Geest, komunumo Großenkneten, tipa por la regiono: la naturŝtonaj muroj[6]
ŝafstalokirko St. Martin en Munster

Jenaj kortbirdoj taŭgas por grasigi en staloj: virkoketoj, meleagroj kaj ekonomie malpli gravaj estas hejmaj anseroj, anasoj, kolomboj, strutoj kaj ordinaraj koturnoj. Staloj de virkoketoj kaj meleagoj estas simile konstruitaj. Aŭ la bestoj estas tenataj en fermitaj staloj kun deviga aerumado aŭ ili estas tenataj en staloj kun libera aerumado. La lasta staltipo nomiĝas „naturstalo“. La planko ne estas firmigita kaj nur ricevis ĉ. 3,5 cm dika tavolo el hakita pajlo aŭ molligna rabotaĵo.

Ovoproduktaj kokinoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Ovoproduktaj kokinoj oni distingas inter enkaĝa tenado, tenado en kaĝegoj, surplanka kaj subĉiela tenado. En la Eŭropa Unio ekzistas reglamento pri postuloj al la staloj (1999/74/EG: reglamento de la konsilio de julio 1999 pri fiksado de minimumaj kondiĝoj protekte al ovoproduktaj kokinoj - ofica komuniko L 203 de 03/08/1999 paĝoj 0053–0057, jen germane, sed ankaŭ havebla en la aliaj lingvoj de EU).

Ŝafoj kaj kaproj[redakti | redakti fonton]

La tenado en grupoj okazas en stalfakoj ene de granda stalego. En ili estis multe da spaco por grupoj ĝis kvin bestoj.[7]

Flankkonstruaĵoj kaj stokejoj[redakti | redakti fonton]

Ofte la furaĝo estas stokata proksime de la stalo, ekzemple en separata ejo, por eviti la ŝarĝon de la enstala aero, se temas pri seka, polva materialo. En malnovaj staloj ofte la furaĝo estas stokata en la subtegmentejo de la stalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En la germana:

  • Reiner Brunsch, Otto Kaufmann, Thomas Lüpfert: Rinderhaltung in Laufställen. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-4533-2.
  • Jens Marten: Pferdehaltung. AID, Bonn 1996. (AID, Band 1309)
  • Dietbert Arnold: Pferdewirtprüfung [Bd.1] Stallklima. BOD, Norderstedt 2009, ISBN 978-3-8370-9960-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.
  2. Azorín, samloke.
  3. Deutscher Verband für Landschaftspflege e.V.: artikolo Zahlen zur Weidehaltung in Deutschland ("ciferoj pri paŝtado en Germanio") de junio 2013, arkivigita en februaro 2016 el germania retejo
  4. artikoleto Rund ums Rind: Haltung ("ĉio pri bovoj: tenado") de antaŭ decembro 2008, ĉi tie arkivigata en julio 2019 el aŭstra retejo
  5. Michael Koch: Traditionelles Arbeiten mit Pferden (tradicia tenado de ĉevaloj), eldonejo Ulmer, Stuttgart 1998, ISBN 3-8001-7383-2, paĝo 20 kaj sekvaj
  6. Biologische Schutzgemeinschaft Hunte-Weser-Ems: Die Lethe-Heide
  7. Nina M. Keil kaj aliaj: Détention en stabulation libre pour petits effectifs de chèvres – solutions d’aménagement pratiques simples et bon marché (france: "Libera loĝado por malgrandaj nombroj da kaproj - simplaj kaj malmultekostaj praktikaj dezajnaj solvoj")], same ankaŭ germane Laufstallhaltung für kleine Ziegenbestände. Einfache und kostengünstige Umbaulösungen, dufoje en formato PDF, arkivigite laŭ stato de marto 2014, En: Rapport ART / ART-Berichte, 727 (Svislando, 2010).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]