Biogaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biogaso estas miksaĵo el la ĉefaj komponentoj kiel metano, hidrogeno, karbona dioksido kaj hidrogena sulfido. Ĝi estiĝas ĉe senoksigena fermentado el organika materialo. Kiel uzmaterialo por la biogasprodukto konvenas:

Biogaso estiĝas nature en la marĉoj (marĉogaso) aŭ ĉe remaĉuloj.

Biogaso entenas malutilajn sulfurajn gasojn, kiujn oni devas eltiri antaŭ la forbruligo en centraloj.

Biogaso el energiplantoj[redakti | redakti fonton]

Por komparo je unu hektaro:

1 ha maizo = ĉirkaŭ 2 kW elektran energion
1 ha greno = ĉirkaŭ 1,5 kW
1 ha herbo = ca. 1 kW
Flusterko de 1 bovo = ĉirkaŭ 0,15 kW

Biogas-produktado[redakti | redakti fonton]

Inter anaerobaj cirkonstancoj, la mikroorganismoj produktas el la organikaj materialoj ĉefe metanon kaj karbon-dioksidon, kiun oni eltenas el la sistemo, ebligante la daŭran procezon. (pli detale fermentado)

Eroj de biogaso[redakti | redakti fonton]

La konsisteroj de biomaso estas ĝenerale jenaj:

Metano 40-75 %
Karbona dioksido 25-55 %
Akvovaporo 0-10 %
Nitrogeno 0-5 %
Oksigeno 0-2 %
Hidrogeno 0-1 %
Amonio 0-1 %
hidrogena sulfido 0-1 %

Fontoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

AEST 1984: Prelego de Roland Schnell Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo. Ĉu Biogaso estas la solvo?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]