Trogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abreuvoir.JPG

Trogo estas granda longforma ujo, en kiu oni donas manĝaĵojn aŭ trinkaĵon al bestoj. Originale ĝi estis el ligno, sed oni pretigis furaĝtrogojn ankaŭ el ŝtono, fero.

Ĝi estas ankaŭ speco de pelvo, uzata en diversaj akvomaŝinoj, por ekzemplo la trogoj de trogĉeno de akvorado, de dragŝipo, kaj tiurilate kongruas kun norio, aŭ laborista ujo, en kiu oni pretigas materialon, ekz-e gipsmorteron, gudron k.a. en konstruado.

Laŭ Francisko Azorín trogo estas Ujo, ofte ligna, uzata de masonistoj por akvumi gipson aŭ alian pulvan materialon ne grandkvante.[1] Li indikas etimologion el la greka trogo (manĝi, manĝujo).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 204.
  2. Azorín, samloke.