Diskuto:Stalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al la artikolo, kiun mi baze mi starigis en januaro 2007, kontribuis nur mi, kiu per la fotosubskribo "Germanio" indikis forte preferi landonomojn kun la pli modernaj finaĵoj -io ol la originan, 19-jarcentan kutimon nomi landojn samkiel arboj, bovloj, kestoj kaj aliaj ujoj per la finaĵo -ujo, kaj iu anonimulo, kiu nur unufoje en sia vivo kontribuis, en novembro 2015 per hasta kaj ne senerara kontribuo. Povus eĉ esti ke eble estis mi mem, kiu trohaste enmetis ion, ne poste redaktante kaj forgesante ĝin kaj ne rimarkante ke mi ne ensalutis - mi faris tro da redaktoj por individue nun ankoraŭ memori ĉiun unuopan agon. Ĉiukaze mi perceptas la du landonomojn "Germanuno" kaj "Germanujo" kiel tajperaroj kaj nekongruaj al la baza teksto de 2007. Laŭ la vikipedia interkonsento pri landonomoj, kiuj estu unuecaj en sama tekst(et)o, mi tial ŝanĝas la du tajperarojn al landonomo "Germanio" kaj aldone vole-nevole ankoraŭ devas amplekse ĝustigi aliajn, nespektaklajn erarojn, ekzemple longe ne plu haveblajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 14:43, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]