Čenkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čenkovice
germane Tschenkowitz
municipo
Preĝejo en Čenkovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čenkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Montaro Orlica montaro
Rivero Bystřec
Situo Čenkovice
 - alteco 665 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 55″ N 16° 41′ 02″ O / 50.01528 °N, 16.68389 °O / 50.01528; 16.68389 (mapo)
Areo 5,97 km² (597 ha)
Loĝantaro 195 (2023)
Denseco 32,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579998
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čenkovice
Retpaĝo: www.obeccenkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Čenkovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivereto Bystřec, 30 km nordoriente de urbo Ústí nad Orlicí, 8 km de Jablonné nad Orlicí kaj 15 km norde de urbo Lanškroun. La vilaĝo troviĝas sub monto "Buková hora" kun altitudo 958 m s. m. kaj pro tio ĝi havas favorajn klimatajn kondiĉojn kaj sufiĉon da neĝo por skiado. Ĝi apartenas al la plej serĉataj regionaj skicentroj. En la vilaĝo estas 8 skiistaj trenliftoj kaj 7 skidescendejoj. Vivas ĉi tie 195 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Čenkovice ekestis dum setligado de la regiono Lanškroun fine de la 13-a jarcento. La origina ligna preĝejo kun tombejo estis konstruita sur Mlýnský monto. En la jaro 1782 estis konstruita malfrubaroka masonita preĝejo de Sankta Laŭrenco kaj baroka paroĥestrejo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo senpere najbaras kun teritorio de natura memorindaĵo Čenkovička en valo de samnoma rivereto inter vilaĝoj Čenkovice kaj Bystřec. Mallarĝa valebenaĵo kun malsekaj herbejoj estas ideala biotopo de leŭkojo printempa (Leucojum vernum). Ĝian multmilan populacion oni trovos ĉi tie en area, eĉ amasa apero.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Laŭrenco estis konstruita en la jaro 1782 sur loko de pli malnova ligna preĝejo, rememorata en la jaro 1667. En la jaro 1837 estis bulba tegmento de la turo super la okcidenta fronto anstataŭigita per tenda tegmento.

La preĝejo estas ununava kun presbiterejo fermita de ekstere trilatere kaj de interne per segmento. Flanke estas sakristio. La ĉefa fasado estas triaksa, super la ĉefa portalo estas liĥtenŝtejna blazono, sur ambaŭ flankoj niĉoj kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. La presbiterejo estas volbita per plato kaj konĥo, en la navo estas tri kampoj de kruca kresteta volbo. Ankaŭ masonita ĥorejo estas subvolbita per kruca kresteta volbo.

La ekipaĵo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento, kadra ĉefaltaro estas ornamita per statuoj de anĝeloj kaj bildo de Sankta Laŭrenco el la unua duono de 18-a jarcento de J. Dallinger, transportita ĉi tien el Liĥtenŝtejna galerio el Vieno. Valoraj estas flanka altaro de Sankta Kruco, vidalvida predikejo kun figura reliefo kaj statuoj, orgeno kaj du konfesejoj.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Tombeja barmuro ligas al la ĉefa fasado de la preĝejo kaj en ĝi estas du portaloj duoncirkle volbitaj kun rokoka ornamentaĵo kaj vazoj. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tomboŝtonoj datitaj 1796 kaj 1827.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La baroka paroĥestrejo estas same kiel la preĝejo el la jaro 1782. Ĝi estas duetaĝa, kvinaksa. Interne estas bildoj de Sankta Tomaso, de Sankta Johano Evangeliisto kaj de nobelulo Schlesinger kaj de lia edzino, ĉiuj el la 18-a jarcento.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Evangeliana preĝejo estas el la dua duono de 19-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano Nepomuka ĉe supra rando de la vilaĝo estas el la jaro 1736
  • Fera krucifikso ĉe n-ro 95 estas el la dua duono de 18-a jarcento
  • Ŝtona kruco sur soklo kun figura reliefo situas antaŭ la preĝejo kaj estas el la jaro 1800.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.