Vranová Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vranová Lhota
germane Braunölhütten
municipo
Vranová Lhota.JPG
Vranová Lhota flag CZ.svg
Flago
Vranová Lhota CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Vranová Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Memorindaĵo Vraní Hora burgo
Rivero Třebůvka
Situo Vranová Lhota
 - alteco 292 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 48″ N 16° 48′ 54″ O / 49.71333 °N, 16.81500 °O / 49.71333; 16.81500 (mapo)
Areo 14,06 km² (1 406 ha)
Loĝantaro 438 (2023)
Denseco 31,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578975
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vranová Lhota
Retpaĝo: www.vranovalhota.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vranová Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivero Třebůvka, 15 km oriente de urbo Moravská Třebová kaj 16 km nordorente de urbo Jevíčko, en centro de naturparko "Bohdalov-Hartínkov". Vivas ĉi tie 438 loĝantoj (2023).

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Vranová Lhota
  • Vranová
  • Hraničky
  • Jarovice

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Vranová Lhota (germane Braunölhütten) estas unue rememorata en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Ĝi estis fondita ĉe grava landa vojo liganta Olomouc kun Moravská Třebová.

En la vilaĝo konstruigis Hugo Salm altfornon kaj en 17 ŝaktoj en ĉirkaŭaĵo oni minis ferercon por ĝi. Post neniiĝo de ferfandejo pro granda distanco de fervojo, estis sur ĝia loko konstruita teksa fabriko. Plie ĉi tie estis bierfarejo, maltejo, destilejo, muelejo kaj multaj metiejoj. Ĉe la vilaĝo estis ankaŭ lupolkampo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de burgo[redakti | redakti fonton]

Super la vilaĝo estas ruinoj de la burgo "Vraní hora" el la 13-a jarcento, kiu gardis sekurecon de menciita vojo.

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Vranová Lhota estis fortikaĵeto, konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1698 rekonstruita en renesancan kasteleton.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo de Sankta Katarino de Aleksandrio estas ekipita per rara valora altaro.

Statuo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ŝoseo estas t.n. cirilometoda kruco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]