Třibřichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Třibřichy
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třibřichy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Rivero Bylanka
Situo Třibřichy
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 03″ N 15° 44′ 52″ O / 49.96750 °N, 15.74778 °O / 49.96750; 15.74778 (mapo)
Areo 4,15 km² (415 ha)
Loĝantaro 291 (2023)
Denseco 70,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1415
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 504921
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třibřichy
Retpaĝo: www.obectribrichy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Třibřichy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebena pejzaĝo ĉe rivereto Bylanka, 5 km okcidente de la urbo Chrudim kaj 6 km oriente de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 291 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Třibřichy kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis jam en prehistoria tempo prisetlitaj. Atestas pri tio multaj trovaĵoj, aparte ĉe estinta brikfarejo estis trovitaj prehistoriaj argilaj kaj bronzaj vazoj, ŝtonaj iloj, ostoj, cervaj, kapreolaj kaj boacaj kornaroj.

La unua historia skribaĵo pri Třibichy estas el la jaro 1415, kiam Kuneš el Třibřichy, krom aliuloj, subskribis peticion kontraŭ brulmortigo de magistro Jan Hus.

En la jaro 1896 en la vilaĝo ekestis brulego, per kiu estis detruitaj kelkaj domoj. Novaj domoj estis konstruitaj je lokoj laŭ reguliga plano kaj tiel aspekto de la vilaĝo tre ŝanĝiĝis. En la jaro 1899 estis al la vilaĝo konstruita nova ŝoseo. Omaĝe de viktimoj de la unua mondmilito estis ankaŭ en Tibřichy konstruita monumento.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1715 estis en la vilaĝo fondita unuklasa lernejo, sed pli malfrue pro multo da infanoj ĝi nesufiĉis kaj la komunumo konstruigis en la jaro 1859 novan, duklasan lernejon kaj en la jaro 1895 al ĝi alkonstruis eĉ la trian klason.

Brikfarejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1895 estis en Třibřichy konstruita ronda brikfarejo. Tiu bone prosperis, sed post la dua mondmilito ĝi tamen estis neniigita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]