Bylanka (alfluanto de Elbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bylanka
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 23,9 km
Akvokolekta areo 84,4 km²
Averaĝa trafluo 0,47 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 537 m
Enfluejo Elbo
- Alteco 213 m
Geografio
Alfluantoj Citkovský rivereto (md.), Markovický rivereto (d.), Dubanka (md.), Mateřovský rivereto (md.)
vdr

Bylanka estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas en distanco de unu kilometro okcidente de Hrbokov, apud norda rando de protektata pejzaĝa regiono Železné hory (Fera montaro). Fluas trans Chrudimská tabulego kaj ĉiam observas la ĉefdirekton norden. Komence fluas en arbarriĉa regiono, sed post kelkaj kilometroj forlasas ĝin kaj fluas trans senarbara, agrikulture kultivata ebenaĵo sude de Pardubice. En Elbon ĝi enfluas de maldekstre apud Svítkov.

Rivereto Bylanka fluas trans vilaĝoj Hrbokov, Morašice, Lány, Bylany,Třibřichy, Dřenice, Třebosice, Popkovice kaj Svítkov.

Proksimaj turismaj celoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]