Municipo Rohovládova Bělá situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 12 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 7 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 7 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 4 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 603 loĝantoj (2022).
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine gotika, estas rememorata kiel paroĥa preĝejo en la jaro 1361, barokigita en la jaro 1768.
Ĝi estas ununava, kun preskaŭ kvadrata navo kaj trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun prisma turo en okcidenta fronto.
La presbiterejo estas volbita kruce, la sakristio pinte kaj la navo per prusa plataĵo.
La ĉefaltaro estas kun spiralaj kolonoj, statuoj de Sankta Barbara kaj Sankta Agneso, figura reliefo sur menzo. Du flankaj altaroj estas en rokoka stilo. La baptujon ornamas fajfiloj kaj bildeto de bapto de Jezuo Kristo.