Slatiňany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slatiňany
germane Slatinian
urbo
Kastelo Slatiňany de oriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slatiňany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Memorindaĵoj Slatiňany kastelo
Situo Slatiňany
 - alteco 268 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 05″ N 15° 48′ 57″ O / 49.91806 °N, 15.81583 °O / 49.91806; 15.81583 (mapo)
Areo 15,60 km² (1 560 ha)
Loĝantaro 4 210 (2023)
Denseco 269,87 loĝ./km²
Virĉevalejo Virĉevalejo Slatiňany
Unua skribmencio 1294
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572268
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slatiňany
Retpaĝo: www.slatinany.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de Sankta Marteno

Slatiňany estas pitoreska urbo trovebla 5 kilometrojn de distrikta urbo Chrudim en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 4 210 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Mencio pri Slatiňany devenas el la jaro 1294, kiam ĉi tie, sur roko super la rivero Chrudimka (Ĥrudimka) staris nur ligna gotika fortikaĵo. Lia posedanto estis Francisko el Slatiňany (laŭ historiisto August Sedláček). Dum pluaj du jarcentoj la posedantoj ŝanĝiĝis, la loko estis kelkfoje forbruligita kaj en bataloj detruita. En la jaro 1497 estas la fortikaĵo kaj vilaĝo menciita kiel forlasita. En la jaro 1525 posedanto vendis la havaĵon al la dota urbo Chrudim. En la jaro 1575 ekestis surloke de la fortikaĵo renesanca kastelo. Ĉiuj kasteloj kaj bienegoj ofte ŝanĝis posedantojn. Same Slatiňany.

La plej rapide prosperis iama vilaĝo dum regado de nobela gento de Auersperg. Ekestas tie ĉi sukerfabriko (1859), produktejo de artefaritaj sterkaĵoj (1877), vapor-segejo kaj alkoholfarejo. Post malprospera farejo de segejoj ekestis produktejo de fajropumpiloj.

La gento de Auersperg posedis kastelon, kamparan terposedaĵon kaj ekonomiajn produktaĵojn ĝis la jaro 1938. La gento formortis laŭ patra linio en la jaro 1942. Tuta havaĵo estis konfiskita en la jaro 1945 laŭ dekretoj de prezidento. Statuton de urbo akiris Slatiňany en la jaro 1971.

Memorindaĵoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ pli ol 600 jaroj jam konata kiel fortikaĵo. Ĝis la 18-a jarcento la kastelo havis pli ol 30 posedantojn. Estis nekredebla, kiel dum tiel mallongaj tempintervaloj pro bankroto, morto kaj konfiskado ŝanĝiĝis posedantoj. Nur nobela gento de Auersperg posedis ĝin dum pli ol 200 jaroj, kaj akiris meriton je prospero. La gento tamen formortis (1942) kaj la kastelo estis konfiskita laŭ postmilitaj dekretoj de prezidento Beneš.

De la jaro 1939 apartenas al la kastelo ĉevalbredejo de nigra kladruba ĉevalo kaj 16-hektara parko kun la plej nombra kolekto de ligno-kreskaĵoj. De la jaro 1950 estas en la kastelo, krom historiaj objektoj, unika hipologia muzeo. Eksponaĵoj, bildoj, iloj kaj aĵoj bidigas evoluon de ĉevalo sur la Tero, evoluo de bredado, uzo de ĉevalo en la vivo de la homo. De la jaro 2001 estas la kastelo nacia kultura monumentaĵo.

Preĝejo de Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

Romkatolika preĝejo el la 14-a jarcento, rekonstruita en novogotika stilo en la jaro 1892.

Ĉevalbredejo[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1939 apartenas al la kastelo ĉevalbredejo de nigra kladruba ĉevalo La bredejon oni translokigis ĉi tien el Průhonice ĉe Prago. La ĉevalbredejo estas dividaĵo de Ŝtata ĉevalbredejo Kladruby nad Labem.