Vojtěchov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vojtěchov
Vojtěchovská rozhledna (EU-CZ).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1392 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 01
Retpaĝaro http://www.obecvojtechov.cz
Demografio
Loĝantaro 460 (01,01,2012)
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°46′50″N 15°58′42″O  /  49.78056°N, 15.97833°O / 49.78056; 15.97833 (Vojtěchov)Koordinatoj: 49°46′50″N 15°58′42″O  /  49.78056°N, 15.97833°O / 49.78056; 15.97833 (Vojtěchov)
Alto 528 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,12 km² ( 712 ha) [+]
Vojtěchov (Ĉeĥio)
DMS
Vojtěchov
Vojtěchov
Ĉeĥa respubliko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vojtěchov (Chrudim District) [+]
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Vojtěchov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Raná, 7 km nordoriente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Polička, en la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Žďárec u Skutče - Hlinsko.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Vojtěchov
  • Pláňavy

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekestis en la dua duono de 13-a jarcento, dum regado de Přemysl Otakar la 2-a kaj de ĝia filo Venceslao la 2-a. La unua mencio pri Vojtěchov estas en listo de vilaĝoj de sinjorejo Rychmburk, al kiu ĝi ĉiam ĝis la jaro 1848 apartenis.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1870 estis trans vilaĝa katastra distrikto konstruita fervoja linio el Pardubice al Havlíčkův Brod, sed fervoja haltejo estis aranĝita nur en la jaro 1944.

Belvidejo[redakti | redakti fonton]

La municipa komunumo Vojtěchov konstruis en la jaro 2009 sur monteto Na hrbovatkách, en altitudo de 590 m s.m. belvidejon. Kreas ĝin metala konstruaĵo ĝis alto de tria etaĝo ĉirkaŭbetonita kaj garnita per ŝtono. Tuta alteco de la belvidejo estas 16,35 m kaj la plej alta belvideja teraso estas en alto de 11,7 m kaj gvidas al ĝi 59 ŝtupoj.

Pláňavy[redakti | redakti fonton]

Al la municipa komunumo Vojtěchov apartenas ankaŭ domaro Pláňavy, pri kiu estas la unua skriba raporto nur el la jaro 1706. En ĉirkaŭaĵo oni trovis novajn trovejojn de fererco kaj estis fonditaj novaj ferfandejoj, en kiuj oni tiam hejtis per ligna karbo. Tiun oni produktis el ligno en karbostakoj, kies postsignoj estas en ĉirkaŭaĵo ankoraŭ nun videblaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]