Koldín
Koldín | |||
municipo | |||
Kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Koldín | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Choceň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Koldín | ||
- alteco | 341 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 03″ N 16° 15′ 34″ O / 50.03417 °N, 16.25944 °O (mapo) | ||
Areo | 6,34 km² (634 ha) | ||
Loĝantaro | 379 (2022) | ||
Denseco | 59,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1309 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580465 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.koldin.cz | |||
![]() |
Vilaĝo Koldín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km norde de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 379 loĝantoj (2022).
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Koldín
- Hradiště
Historio[redakti | redakti fonton]
Unu el partoj de la vilaĝo akiris en la jaro 1534 per nupto Michal el Říčany. Verŝajne liaj filoj Václav kaj Jetřich konstruigis ĉi tie en la jaro 1589 sian rezidejon, renesancan kasteleton. Sed jam en la jaro 1637 sinjorejon Koldín aĉetis familiaro Oppersdorf kaj alligis ĝin al sia Častolovice kaj la kasteleto ĉesis esti sinjora rezidejo. En la 19-a jarcento en ĝi estis nur servistaraj loĝejoj kaj oficejoj.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kasteleto[redakti | redakti fonton]
Kasteleto Koldín kun mastruma korto estis konstruita sur malalta monteto en suda parto de la vilaĝo. Du-ala konstruaĵo kun ŝtupara rizalito fakte estas iuspeca evolua interfazo inter fortikaĵeto kaj kastelo. Sur korta flanko en la dua etaĝo troviĝas pilieraj arkadoj kun krucaj volboj. En teretaĝo, ornamita per bosaĵo, arkadoj estis en la 19-a jarcento masonfermitaj. Gablotegmentoj estas altaj, renesancaj pinjonoj membrigitaj per kornicoj. Sur okcidenta flanko konserviĝis sgrafitoj kun dato 1605. En teretaĝaj ĉambroj troviĝas originaj krestetaj volboj, en ŝtuparo kaj en koridoro estas renesancaj portaloj.
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Anna estas klasikisma ununava konstruaĵo el la jaro 1846, oblonga kun prisma turo sur okcidenta fronto kaj duoncirkle fermita presbiterejo, volbita per konĥo. La navo estas volbita per du plataĵoj. La altaro estas samtempa, el la 19-a jarcento.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
|