Cotkytle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cotkytle
germane Zottkittl, germane Zackiecel
vilaĝo
Naturrezervejo Selský les
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cotkytle
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Naturmemorindaĵo Selský les
Situo Cotkytle
 - alteco 618 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 10″ N 16° 43′ 26″ O / 49.93611 °N, 16.72389 °O / 49.93611; 16.72389 (mapo)
Areo 18,64 km² (1 864 ha)
Loĝantaro 408 (2023)
Denseco 21,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 32
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579980
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Cotkytle
Retpaĝo: www.cotkytle.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Cotkytle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km nordoriente de la urbo Lanškroun, 25 km sude de la urbo Králíky kaj 18 km sudoriente de la urbo Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 408 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štíty, Drozdov, Horní Heřmanice, Horní Čermná, Tatenice, Strážná kaj Albrechtice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en la 14-a jarcento okaze de koloniigo de la regiono per germanaj koloniistoj. La nomo Cotkytle verŝajne devenas el germana esprimo Zottkittel (Vilhava kitelo).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 245
18802 128
18901 927
19001 926
19101 842
19211 687
JaroLoĝantoj
19301 600
1950829
1961784
1970683
1980618
1991484
JaroLoĝantoj
2001426
2014404
2016390
2017390
2018397
2019396
JaroLoĝantoj
2020395
2021363
2022401
2023408

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka, origine konsekrita al Ĉieleniro de la Sinjoro, konstruita en la unua duono de 14-a jarcento, estis rekonstruita baroke en la jaro 1726. Sur altaro estas bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj statuoj de Sanktaj Cirilo kaj Metodo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ la preĝejo estas statuaro "Krucumado" el la jaro 1797
  • Proksime estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1814
  • En Herbortice estas ŝtona krucifikso sur soklo kun figuraj reliefoj el la jaro 1851.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo konserviĝis kelkaj konstruaĵoj de ĉarpentita popola arĥitekturo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

En katastra teritorio Cotkytle, okcidente de la vilaĝo, troviĝas

  • natura rezervejo Selský les, protektata maljunan fagan arbaron kun multaj specioj de flaŭro kaj faŭno kaj
  • natura memorejo Selský potok, deklarita por protekti riĉan aperon de printempa leŭkojo (Leucojum vernum) kaj multaj specioj de birdoj kaj amfibioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.