Kost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°29′25″N 15°08′06″E  /  50.49028°N, 15.135°O / 50.49028; 15.135 (Kost)
Kost
burgo
Kost-letecky-pohled.jpg
Elaviadila vido al burgo Kost
Oficiala nomo: Kost
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Situo Kost
 - koordinatoj 50°29′25″N 15°08′06″E  /  50.49028°N, 15.135°O / 50.49028; 15.135 (Kost)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Estiĝo 14-a jarcento
Posedanto Beneš z Vartemberka devena
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Libošovice, parto Podkost
Proprumanto Burgo Kost
Adreso 507 45 Mladějov v Čechách
Telefono +420 493 571 144
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
Castle.svg
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kost
Retpaĝo: www.hrad-kost.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Burgo Kost
Burgo Kost

Kost (Traduko de kost estas osto.) estas nomo de gotika burgo kaj ĝi estas unu el la plej konservitaj gotikaj burgoj en Bohemio. En la jaro 1349 estas kiel posedanto de la burgo menciata ia Beneš z Vartemberka. La burgo situas sur grejsa roko, en la loko, kie renkontiĝas tri arbaroriĉaj valoj. La ĉefa turo de la burgo havas trapezan bazplanon. Interesaĵo estas, ke el certa loko sub la burgo eblas vidi ĉiujn kvar angulojn de la turo samtempe. Plua interesaĵo estas la situo de la burgo. Diference de plimulto de burgoj, kiuj elstaras en pejzaĝon de sur montetoj, kie ili estis konstruitaj, burgo Kost estas kaŝita en ondiĝinta reliefo de Ĉeĥa paradizo kaj el libera pejzaĝo la burgo ne estas videbla. La burgo havas interesan historion kun alternado de multe da posedantoj. En la jaro 1993 ĝi estis redonita enkadre de restutio al filo de lasta posedantino - al Giovanni Kinský dal Borgo.

Historio de la burgo[redakti | redakti fonton]

La teritorio en nordo de Bohemio inter Turnov, Mladá Boleslav kaj Sobotka apartenis al potenca kaj riĉa familio de Markvarticidoj, dum kio unu el iliaj branĉoj - Vartemberkidoj - proprumis la sinjorujon en Sobotka, al kiu apartenis ankaŭ Kost. La unua posedanto de la burgo estas en la jaro 1349 menciata ia Beneš z Vartemberka. Parto de la burgo estas granda prismoforma turo, defendema kaj samtempe enloĝema, nomata Blanka turo. Enirpordego de la burgo estas plifortikigita per konstruaĵo de rondforma turo - nomata Ruĝa turo - kiu estas kunigita kun palaco. En la paso de la dua duono de la 14-a jarcento estis interne de la burga kortego konstruitaj du palacaj aloj. La pli aĝa - nomata Vartemberka, la malpli aĝa kun turo ĉe lasta pordego - nomata Tura.

Rimarkinda modelo de samtempa kunvivado de mezepoka mekanikigo estas masiva masonaĵo de la burgo. La grandegaj grejsaj kvadroj, rompitaj rekte en subaĵo de la burgo kaj ties ĉirkaŭaĵo, estis suprenĵetitaj sur la konstruaĵon helpe de feraj tenajloj kaj pulio. Atestas pri tio multnombraj kavetoj en la ŝtonoj. En la jaro 1414 la burgon akiris Mikuláš Zajíc z Házmburka kaj li disvastigis la sinjorujon. En la tempo de husanaj militoj la burgo staris enflanke de katolikoj kaj la burgo servis al ili kiel apogejo. En 1497 la burgon aĉetis Šelmberkidoj. En tiu ĉi periodo okazis pli malfrua gotika alikonstruo en la palaca alo. En 1524 Jindřich ze Šelmberka vendis la ŝuldigitan sinjorujon al Jan z Bibrštejn. En 1556 la burgon Kost akiris Kryštof z Lobkovic - per geedziĝo kun Anna z Bibrštejna. En tiu ĉi periodo - ĝis fino de la 16-a jarcento - iom post iom okazis alikonstruo de la burgo. Samtempe estis renovigita ekonomia funkcio de la subburgejo, kie estiĝis bierfarejo kaj pluaj ekipaĵoj, kiuj alportis al nobelaro grandajn enspezojn. Sian nuntempan areon la burgo atingis dum Lobkovicidoj. Laŭlonge laŭ alirvojo al la burgo elkreskis pluaj konstruaĵoj kaj fortikaĵoj. La devena antaŭburgejo ekde la suba burgo estis apartigita per profunda fosaĵo kun falponto. Lobkovicidoj regis al Kost ĝis la jaro 1637 (escepte de la jaroj 1632 - 1634, kiam la burgo apartenis al Albrecht z Valdštejna). Post morto de Valdštejn Kost revenis reen al Lobkovicidoj. La burgo tre perdis sian signifon post incendio en la jaro 1635. Ekde 1637 estas posedanto de la burgo Heřman Černín z Chudenic. Estis faritaj riparoj post la incendio, kiu estiĝis en 1635 kaj kiun kaŭzis imperiestra soldataro okupinta la burgon post murdo de Albrecht z Valdštejna.

En la tempo, kiam la burgo estis en posedaĵo de Albrech z Valdštejn, la tridekjara milito fakte ne tuŝis la burgon kaj la sinjorujon. Sed en la jaro 1639 Kost estis okupita de svedoj kaj poste ripetite en la jaroj 1642 kaj 1643. Ĝis la jaro 1648 svedoj senĉese revenis en la regionon prenante la t.n. elaĉetmonon, ili konfiskis brutaron kaj cerealojn. Tiam komencis periodo de iom post ioma falado de la burgo.

En la jaro 1658 landa registaro konsideris pri neniigo de la burgo, por ke la burgo en estonteco ne povu esti eluzita kiel apogejo de malamiko, kiel tio okazis dum la tridekjara milito. Tiu ĉi intenco fine ne estis realigita. En 1686 la stato de la burgo estis jam tre malbona. Kiam la servuteco estis nuligita, la burgo estis en la jaro 1850 donita en publikan uzadon. En la jaro 1950 la burgon Kost transprenis en proprumadon la ĉeĥoslovaka ŝtato. En la jaroj 1953 - 1959 okazas rekonstruo de la burgo. En la jaroj 1976 - 1992 estis faritaj resavo de masonaĵoj kaj firmigo de roksubaĵo inkluzive de pluaj reguligoj de la palacoj.

Ĉirkaŭaĵo de la burgo[redakti | redakti fonton]

Proksime de la burgo Kost eblas viziti trunkon de memoriga tilio, kiu estis faligita de ŝtormego la 27-an de majo 2000, aŭ viziti la vilaĝon Vesec u Sobotky, kiu estas memoriga rezervejo de popolarkitekturo. Vesec u Sobotky fariĝis dankema loko por filmado de eksterdomaj scenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]