Turnov, placo de Český ráj, al kiu dominas secesia konstruaĵo de urba ŝparejo (1906); dekstre estas frue baroka monaĥeja preĝejo de Sankta Francisko el Asizo; ekster foto, kontraŭe al la ŝparejo, estas renesanca urbodomo, alikonstruita en 1894
Turnov estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur rivero Jizera, kiu apartigas la urbon en du partojn, en nordorienta Bohemio, regiono Liberec, distrikto Semily. Vivas ĉi tie 14 472 loĝantoj (2023). En la urbo estas vitroindustrio, teksindustrio kaj maŝinindustrio. La urbo konatas precipe pro prilaborado de duongemoj kaj produktado de juveloj, kiujn eblas trarigardi en la urba muzeo.
La urbo estis fondita en duono de la 13-a jarcento, la unua mencio devenas pri ĝi el la jaro 1272. Ĝi alkliniĝis al flanko de husmovado, dum militoj kontraŭ Luzacio en la jaro 1478 ĝi estis forbruligita. Post la jaro 1509 Turnov estis nove konstruita. Ekde la 16-a jarcento datiĝas evoluo de la vitroindustrio, metalurgia industrio kaj minado kaj la prilaborado de duongemoj. Dum la tridekjara milito la urbo estis denove forbruligita kaj ĝi perdis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 18-a jarcento komenciĝas produktado de konata plumbvitro. Konekse kun konkurenco kontraŭ etornamaĵproduktado en Jablonec nad Nisou la urbo iom post iom specialiĝis al facetado de juvelŝtonoj kaj al oraĵistaj metioj. En la 19-a jarcento okazas evoluo de industriaj produktadoj.
Muzeo de Bohemia paradizo, fondita en la jaro 1886, havas sidejon proksime de placo. En daŭra ekspozicio estas ekspoziciata kolektaro de juvelŝtonoj - agatoj, jaspoj, ametistoj kaj unika kolekto de piropoj – ĉeĥaj grenatoj, kun modeloj de la kreado de juvelistoj.