Sychrov estas municipo en nordorienta parto de Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Liberec, aerlinie 20 km sude de la urbo Liberec. Vivas ĉi tie 218 loĝantoj (2025).
Ĝia ĉefa vidindaĵo estas publike alirebla novgotika kastelo Sychrov kun ampleksa naturparko. Krom turismaj trarigardoj en la kastelo okazas tutjare diversaj kulturaj aranĝoj (historiaj festenoj, koncertoj k.a.).