Paseky nad Jizerou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paseky nad Jizerou
municipo
Za Vrškem
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Paseky nad Jizerou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Rokytnice nad Jizerou
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Rivero Jizera
Situo Paseky nad Jizerou
 - alteco 675 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 27″ N 15° 24′ 04″ O / 50.72417 °N, 15.40111 °O / 50.72417; 15.40111 (mapo)
Katastro 12,69 km² (1 269 ha) Paseky nad Jizerou
Loĝantaro 256 (2023)
Denseco 20,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1713
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 47
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 547476
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Paseky nad Jizerou
Retpaĝo: www.paseky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Paseky nad Jizerou estas montara municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kořenov, Rokytnice nad Jizerou, Zlatá Olešnice, Harrachov, Vysoké nad Jizerou kaj Jablonec nad Jizerou.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1713. La municipo estis verŝajne fondita en la 16-a jarcento, sed la plej malnova mencio devenas nur el la jaro 1654. La plej malnova parto estis Makov, kie jam tiutempe estis bvitrofarejaj gisejoj, kaj Havírna, kie oni minis arĝenton. Iom post iom cedis arbaroj en la ĉirkaŭaĵo al homa agado kaj sur la novaj senarbejoj aperis pluaj domoj, kies loĝantoj estis plurfoje teksistoj.

Priskribo de municipo[redakti | redakti fonton]

La muni ipon kreas kelke da domaroj kaj kvanto de montaraj domoj dissemitaj sur montoflankoj. La tutan municipon ensumigas uunu katastra teritorio. Bazaj setlejunuoj estas en la municipo statistike registritaj sume tri: Paseky nad Jizerou, Havírna kaj Makov. Havírna estas strio de loĝigo en valo de rojo Havírenský potok, sude de montopinto Hromovka kaj norde de montopinto Mechovice (803 m s. m.), kaj ĝi konsistas el setlejlokoj Za Vrškem, Na Piavě, Lomička, Suchá ktp. Makov estas loĝigo en la suda parto de la municipo, en valo de rojo Makovský potok. La nordokcidenta parto de la municipo, kun kelke da skitreniloj kaj skideglitejoj, nomiĝas Hořensko, kaj grupiĝo de domoj en la orienta deklivo de monto Javorník (822 m s. m.) nomiĝas Tomšov. Apud ŝoseo proksime de Tomšov situas iama gastejo Na Perlíčku aŭ Na Prdku. Al la municipo apartenas ankaŭ arbarkovrita regiono norde de Havírna, kun montoj Hromovka (916 m s. m.), Bílá skála (proksima montopinto 957 m s. m., ttt de la municipo indikas 964 m s. m.) kaj Kapradník (910 m s. m.) kaj kun domaro Zabyly en valo de rivero Jizera. La malplej alta punkto de la teritorio estas nivelo de Jizera, 476 m s. m.

La municipo najbaras kun municipoj Zlatá Olešnice kaj Kořenov (k. t. Rejdice, Příchovice kaj Polubný), nordokcidente per Jizera kun teritorio de urbo Harrachov, oriente per Jizera kun teritorio de urbo Rokytnice nad Jizerou (k. t. Dolní Rokytnice), sude kun teritorio de urbo Vysoké nad Jizerou (k. t. Sklenařice) kaj urbo Jablonec nad Jizerou.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 516
18801 492
18901 439
19001 340
19101 305
19211 019
JaroLoĝantoj
19301 044
1950595
1961539
1970428
1980367
1991293
JaroLoĝantoj
2001256
2014247
2016244
2017252
2018251
2019249
JaroLoĝantoj
2020251
2021255
2022245
2023256

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]