Krompach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Krompachy – urbon en Slovakio.
Krompach
(Krompach v Čechách)
germane Krombach
municipo
Placo en Krompach, en fono iama kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krompach
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Cvikov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Luzacia montaro
Najbaras kun Jonsdorf Germanio
Situo Krompach
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 50° 49′ 41″ N 14° 42′ 06″ O / 50.82806 °N, 14.70167 °O / 50.82806; 14.70167 (mapo)
Katastro 6,89 km² (689 ha) Krompach
Loĝantaro 168 (2023)
Denseco 24,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 57
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561738
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krompach
Retpaĝo: www.obec-krompach.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Krompach (germane Krombach aŭ antaŭe Krummbach), ankaŭ Krompach v Čechách estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur limoj kun Germanio, en nura centro de Luzacia montaro. Vivas ĉi tie 168 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oybin, Jonsdorf, Jablonné v Podještědí kaj Mařenice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391 kiel vilaĝo apartenanta al burgo Milštejn. Posedantoj de ĉi tiea ĉirkaŭaĵo ekde la 13-a jarcento estis Berkové z Dubé. La municipo estiĝis sur foje frekventata komerca pado kuniganta Bohemion kun Supra Luzacio. Ĝi estis kunigata kun la plej malnovaj muelejoj sur rojo Krompašský potok. Antaŭ la jaro 1549 ĝi estis konata kiel vitrofarista municipo, ĉar ĉi tie ekzistis ĝis fino de la 17-a jarcento "forno de schürer". Pli poste evoluis ankaŭ teksindustrio.

La devene germana vilaĝo ĝi estis post la dua mondmilito grandparte ellandigita.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La 21-an de decembro 2011 estis post longaj intertraktadoj solene malfermita ŝoseo por personaŭtomobiloj kun limpasejo inter Krompach sur la ĉeĥa kaj Jonsdorf sur la germana flanko. Kaŭzo de prokrastoj de la malfermo de limpasejo estas avera stato de omunikilo sur la ĉeĥa flanko. Sur veturilo kuŝis ŝtonegoj malhelpantaj al trafiko. Poste aperis problemoj kun trafika markigo sur la germana flanko. Sed la problemojn oni sukcesis solvi kaj la ŝoseon trafikigi.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 960
18801 778
18901 682
19001 564
19101 490
19211 255
JaroLoĝantoj
19301 265
1950428
1961207
1970158
1980160
1991121
JaroLoĝantoj
2001139
2014151
2016149
2017152
2018165
2019168
JaroLoĝantoj
2020168
2021202
2022163
2023168

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Meze de la municipo situas baroka preĝejo de 14 helpantoj en mizero el la jaro 1782.
  • Sur loko de hodiaŭa gastejo situadis antaŭe senjora sidejo, el kiu konserviĝis du apodmuroj. La komplekso de la iamaj senjoraj konstruaĵoj de kastelo Krompach servis al administrado de tiu ĉi parto de ampleksa Senjorujo Zákupy. En unu el ili estas hodiaŭ lernejo kaj infana hejmo. La menciita gastejo subiĝis en novembro de 2012 al intence fondita incendio.
  • Inter pluaj interesaj memorindaĵoj apartenas malnova germana tombejo.

Interesaĵoj en ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo dominas dumontopinta monto Hvozd kun alteco 750 metroj, belvedero kaj kabano sur la pinto. La pinto de Hvozd estas en najbara distrikto Liberec, sur katastro de municipo Heřmanice v Podještědí. Sur la katastro de Krompach estas aliaj altaj montoj kaj montetoj – dumontopinto Plešivec (658 m), Jánské kameny (604 m), Kulich (559 m), lima Háječek (524 m) aŭ sude Malý Ovčí vrch (492 m).

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]