Luzacia montaro
- Tiu ĉi artikolo temas pri geomorfologia tutaĵo. Pri protektita pejzaĝa regiono temas artikolo Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro.
Luzacia montaro | |
ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge, germane: Góry Łużyckie | |
montaro | |
Montopinto de Luzo vintre
| |
Oficiala nomo: Luzacia montaro | |
Landoj | Ĉeĥio, Germanio |
---|---|
Regionoj | Liberec Ĉeĥio, Ústí nad Labem Ĉeĥio |
Distrikto | Distrikto Görlitz Germanio |
Historiaj regionoj | Bohemio, Saksio, Silezio, Supra Luzacio |
Parto de | Okcidentaj Sudetoj |
Najbaraj unuoj | 6
|
Subulaj unuoj | Lužický hřbet, Kytlická hornatina |
Akvejo | Kamenice, Ploučnice, Neiße |
Plej alta punkto | |
- situo | Luzo |
- alteco | 793 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 50′ 56″ N 14° 38′ 49″ O / 50.84889 °N, 14.64694 °O (mapo) |
Areo | 242,00 km² (24 200 ha) |
Geologia konsisto | grejso, bazalto |
Plantaro | fago |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Lusatian Mountains | |
Portalo pri Geografio |
Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo de Ĉeĥio kaj en la sudoriento de Germanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando (respektive la historiaj regionoj Bohemio, Saksio kaj Silezio). La montaron apudas Bohemia baseno kaj la urbo Česká Lípa en sudokcidento, Bohemia mezmontaro en sudo, Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urboj Zittau kaj Liberec en nordoriento. La rivero Niso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron disde la proksima Izera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de la sudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte el grejso kaj parte ankaŭ el bazalto, kiuj apogas sin je granita soklo de antaŭkambria origino.
La plej altaj montoj estas Luzo (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m, esperante: Luzo) kaj Pěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estas Jedlová (Tannenberg; 774 m), Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estis vulkanoj.
La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.