Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro
ĉeĥe: Chráněná krajinná oblast Lužické hory
naturrezervejo
Likvido de arboj, atakitaj de ŝelaj skaraboj (Scolytinae) proksime de fervoja stacio Jedlová (jaro 2020). En fono monto Jedlová (774 m s. m.).
Oficiala nomo: Chráněná krajinná oblast Lužické hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Liberec, Regiono Ústí nad Labem
Distriktoj Distrikto Česká Lípa, Distrikto Děčín, Distrikto Liberec
Historia regiono Bohemio
Montaro Luzacia montaro
Situo Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro
 - koordinatoj 50° 50′ 18″ N 14° 36′ 19″ O / 50.83833 °N, 14.60528 °O / 50.83833; 14.60528 (mapo)
Areo 270,72 km² (27 072 ha)
Proklamo 19-a de marto 1976
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: CHKO Lužické hory
Retpaĝo: www.luzickehory.ochranaprirody.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro troviĝas en la norda Bohemio suur dislimejo de Regiono Ústí nad Labem kaj Regiono Liberec en distriktoj Děčín, Česká Lípa kaj Liberec. La areo de la protektita teritorio estas 270,72 km². Kazo de la protekto estas diversas pejzaĝo de grejsaj rokurboj kaj fonolitaj, traĥitaj kaj bazaltaj konusoj.[1] Tiuj ĉi signifaj geomorfologiaj formacioj estas akompanataj de restaĵoj de naturaj arbaraj kreskaĵaroj en supraĵaj partoj (fago, abio, acero, ulmo kaj kverkaj arbaroj), de humidaj montaraj kaj cismontaraj herbejoj kun apero de raraj specioj de kreskaĵoj kaj apudriveraj ebenaĵoj de rojoj.

La teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Luzacia mmontaro krom la propra Luzacia montaro trafas ankaŭ en ĉirkaŭajn geomorfologiajn unuojn – en Ještědan-kozákovan montodorson, Ralskan montetaron kaj Bohemian mezmontaron. Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro najbaras kun Nacia parko Bohemia Svislando, Protektita pejzaĝa regiono Bohemia mezmontaro kaj Protektita pejzaĝa regiono Elbaj Grejsoj.

El la germana flanko ligas al Luzacia montaro Ĵitava montaro de simila karaktero, la natura kaj la kultura evoluoj, kiuj diferenciĝas nur per nomigo kaj la ŝtatlimo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-01. Alirita 2021-05-22.