Svojkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svojkov
germane Schwoika
municipo
Municipa ofico, poŝto kaj biblioteko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svojkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Nový Bor
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Situo Svojkov
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 10″ N 14° 35′ 57″ O / 50.71944 °N, 14.59917 °O / 50.71944; 14.59917 (mapo)
Katastro 3,44 km² (344 ha) Svojkov
Loĝantaro 262 (2023)
Denseco 76,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 53
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 546283
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svojkov
Retpaĝo: www.sweb.cz/svojkov
Portalo pri Ĉeĥio

Svojkov (germane Schwoika) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa en suda cismontaro de Luzacia montaro, oriente de Sloup v Čechách, direkte al Zákupy. Super la municipo elstaras masivo de grejsaj Svojkovaj rokoj. La pejzaĝan dominaĵon norde de Svojkov kreas du montoj de Zakupa montetaro: Tisový vrch (540 m s. m.) kaj Slavíček (535 m s. m.). Vivas ĉi tie 262 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zákupy, Sloup v Čechách, Nový Bor, Česká Lípa kaj Cvikov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 12-a jarcento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869650
1880626
1890543
1900501
1910458
1921401
JaroLoĝantoj
1930435
1950245
1961189
1970125
1980112
199191
JaroLoĝantoj
2001101
2014226
2016237
2017246
2018245
2019254
JaroLoĝantoj
2020264
2021259
2022264
2023262

Turismo[redakti | redakti fonton]

Dek kvin minutoj de pieda irado direkte al monto Slavíček de restoracio en parto Starý Svojkov ĉe ŝoseo estas Preĝema minejo, kie estas kapelo hakita en roko en la jaro 1836. Antaŭe estis en tiuj ĉi lokoj kapelo ligna, al kiu eliris la unua procesio el Česká Lípa jam en la jaro 1772. La rokan kapelon estis je impulso de grafino Kinská en la jaro 1903 donita aspekto de lurda kaverno eĉ kun la statuo de Virgulino Maria. La vojo al la kapelo kondukas supren tra arbaro kaj ĝi estas bone markita per montriloj.

En la arbaro estas kaŝita ankaŭ roka burgo Svojkov. La vojo al ĝi estas reguligita.

Proksime de Svojkov laŭ ŝoseo al Velenice estas sistemo de kavernoj (inkluzive de Inferaj minejoj reguligitaj por motorciklistoj). La ĉirkaŭajn Svojkovajn rokojn uzas montogrimpistoj por grimpado, estas da ili 32 kaj ili havas malfacilecon de la 1-a ĝis la 10-a grado.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]