Habartice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Liberec. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Habartice (apartigilo).
Koordinatoj: 51° 01′ 09″ N 15° 03′ 55″ O / 51.01917 °N, 15.06528 °O / 51.01917; 15.06528 (mapo)
Habartice
germane Ebersdorf
municipo
Habartice (okres Liberec), dům číslo 158.jpg
Domo n-ro 158 kun eksa vendejo "U Boženky"
Flag of Habartice CZ.svg
Flago
Habartice CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Habartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Frýdlant
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Fridlanta montetaro
Najbaras kun Zawidów Pollando
Rivero Kočičí potok
Situo Habartice
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 51° 01′ 09″ N 15° 03′ 55″ O / 51.01917 °N, 15.06528 °O / 51.01917; 15.06528 (mapo)
Areo 5,55 km² (555 ha)
Loĝantaro 473 (2022)
Denseco 85,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 73
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564036
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Habartice
Retpaĝo: www.obechabartice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Habartice (germane Ebersdorf) estas vilaĝo kaj komune kun domaro Háj ankaŭ municipo en nordo de Ĉeĥio, en distrikto Liberec, en Regiono Liberec. Ĝi situas en Fridlanta terlango proksimume 11 kilometroj norde de urbo Frýdlant rekte sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo. Habartice havas 493 loĝantojn kaj apartenas al ĝi ankoraŭ domaro Háj kun 12 daŭraj loĝantoj. En la vilaĝo estas infanĝardeno kaj baza lernejo.

La plej proksima fervoja stacio estas en Černousy, ĝis Habartice veturas aŭtobuso de ČSAD Liberec el Frýdlant. La municipo havas kun Frýdlant ŝosean komunikon sur ŝoseo n-ro 13 kaj situas ĉi tie ŝosea limpasejo en polan Zawidów. Zawidów kaj Habartice komune senpere najbaras, ununura, kio apartigas ilin, estas rojo Kočičí potok (en Esperanto Kata rojo).

En la pasinteco apartenis al Habartice ankaŭ domaro, resp. solejo Buschhäuser (ankaŭ Puschhäuser), pereinta post la dua mondmilito.[1] Ĝi situis sudokcidente de Habartice direkte al Černousy, en valo de sennoma rojo sur la limo de la municipa katastro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Habartice kaj la najbara Závidov (germane Seidenberg, pole Zawidów) ekzistas unu apud la alia eble jam ekde la 10-a jarcento. Se ne estus rojo Kočičí potok, kiu apartigas ilin, ili verŝajne kuniĝus en unu municipon. La unua mencio pri Zawidów estas el la jaroj 1341–46, pri Habartice el la jaro 1399.

Habartice kaj Zawidów estis tre mallarĝe kunigitaj - la loĝantoj ekzemple vizitis komunan preĝejon en Zawidów – ĝis la jaro 1620, kiam la zawidowa senjorujo estis apartigita de la senjorujo frýdlanta. La fakta limo inter du ŝtatoj estiĝis en la jaro 1635, kiam Luzacio estis alligita al Saksio. Post fino de la tridekjara milito centoj da ekzilintoj el Fridlantio ekloĝis ĝuste en la zawidowa sejorujo (nombro de domoj de Zawidów tiam plialtiĝis al 200).

Post fino de la dua mondmilito estis el Habartice forŝovita unue proksimume cento da regnaj germanoj kaj poste plua cento da lokaj germanoj (plejparte temis pri familioj de naziaj funkciuloj). En la dua fazo de la forŝovo estis en kolektan centron en Frýdlant transŝovitaj pluaj proksimume 1200 loĝantoj. En la municipo tiel restis sole 21 personoj – germanaj antifaŝistoj – kaj eĉ el tiuj pluaj 8 homoj propravole forloĝiĝis. Novaj enloĝintoj venadis en la municipon ĉefe el ĉirkaŭaĵo de Sedlčany kaj Votice.

La 5-an de oktobro 1950 estis al Habartice alligita domaro Háj. En duono de la jaro 1980 estis simile alligita Pertoltice, kiu denove memstariĝis al la 1-a de januaro 1991.

Atako kontraŭ Habartice la 21-an de septembro 1938[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atako kontraŭ doganejo en Habartice.

En la municipo estis rilate al ĝia situo ĉiam lokigita doganejo kaj apartenanta doganeja gardistaro. En la tempo de endanĝerigo de Ĉeĥoslovakio en la 1930-aj jaroj plialtiĝis nombro de membroj de ĉi tiea financa gardistaro el kutimaj 5 je 13. La membroj de tiu ĉi gardistaro verŝajne kreis kernon de loka taĉmento de Gardistaro de defendo de ŝtato (GDŜ) (taĉmento 126). La 20-an de septembro 1938 konstatis esploro de la taĉmento, ke al la ŝtatlimo trasŝoviĝis taĉmetoj de la 71-a infanteria regimento el Görlitz. Tri batalionoj de tiu ĉi regimento devis ataki Fridlation: la 1-a bataliono tra Oldříš kaj Bulovka, la 2-a bataliono tra Jindřichovice kaj la 3-a bataliono tra Heřmanice. La taĉmento de GDŜ decidiĝis fortikiĝi en konstruaĵo de la doganejo. La 21-a de septembro 1938 je la tri kaj tridek frumatene ekatakis kontraŭ la doganejo proksime 40 membroj de Freikorps kun uzo de fusiloj kaj grenadoj. La taĉmento de GDŜ defendis sin el la unua etaĝo de la doganejo per la samaj rimedoj. La germanaj atakantoj provis la konstruaĵon de doganejo neniigi per dinamito, sed tion ili ne sukcesis. La defendantoj male sukcesis pertelefone alvoki armean subtenon el Liberec. La alveturantaj fortoj tamen venis sub pafadon de maŝinpafilo el Zawidów, sed ĉirkaŭ la sesa horo ili malgraŭ tio trapenetris al la doganejo. Sed tiutempe la germanoj estis retiriĝantaj - tri atakantoj falis kaj dek ses da ili estis vunditaj. En la ĉeĥa flanko estis kvar vunditoj. La financa gardistaro estis el la municipo revokita la 29-an de septembro, la taĉmento de GDŜ je unu tago pli poste.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869846
1880946
18901 306
19001 473
19101 459
19211 236
JaroLoĝantoj
19301 176
1950607
1961588
1970527
1980471
1991432
JaroLoĝantoj
2001464
2014481
2016512
2017517
2018512
2019507
JaroLoĝantoj
2020493
2021459
2022473

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]