Bystrá nad Jizerou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 36′ 17″ N 15° 24′ 07″ O / 50.60472 °N, 15.40194 °O / 50.60472; 15.40194 (mapo)
Bystrá nad Jizerou
germane: Bistra an der Iser
municipo
Bystra nad jizerou.jpg
Bystrá nad Jizerou
Flag of Bystra nad Jizerou.jpg
Flago
Bystra nad Jizerou CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Bystrá nad Jizerou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Memorindaĵo Ponto en Bystrá trusa ponto
Rivero Jizera
Situo Bystrá nad Jizerou
 - alteco 468 m s. m.
 - koordinatoj 50° 36′ 17″ N 15° 24′ 07″ O / 50.60472 °N, 15.40194 °O / 50.60472; 15.40194 (mapo)
Katastro 5,61 km² (561 ha) Bystrá nad Jizerou
Loĝantaro 115 (2020)
Denseco 20,5 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 05 ĝis 513 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577049
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bystrá nad Jizerou
Retpaĝo: www.bystranadjizerou.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bystrá nad Jizerou (germane: Bistra an der Iser) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 115 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1320.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En la municipo naskiĝis František Menčík, la patro de Věra Menčíková, la unua majstrino de la mondo en ŝako de virinoj.

Memorindaĵoj, geologiaj kaj mineralogiaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rekte en la municipo troviĝas interesaĵo – ligna ponto de trusa tipo el la jaro 1922. Tiu ĉi ponto trans rivero Jizera estas ununura ponto de tiu ĉi tipo en Eŭropo.

En la proksima ĉirkaŭaĵo de Bystrá troviĝas multe da interesaĵoj kaj turismaj celoj, kiel estas Bozkovaj kavernoj, Bohemia paradizo kaj tre proksima Gigantmontaro. Inter Mříčná, Peřimov kaj Bystrá tiriĝas metafira monto Strážník. Sur okcidenta terlango de Strážník en regiono "Na Jírově skalí" estas eŭropa raraĵo – melafira rokurbo. La rokoj falas pograde en valon preskaŭ per dudekmetraj muroj murkronita de ŝtonaj maroj.

Troviĝas ĉi tie mineraloj kiel olivino, amfibolo, aragonito, delesito, hematito, onikso, agato, karneolo, kalcito, ametisto, phillipsito.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]