Mírová pod Kozákovem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ: Mírová.
Mírová pod Kozákovem
municipo
Domaro Tisovka en Mírová pod Kozákovem
Oficiala nomo: Mírová pod Kozákovem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Turnov
Historia regiono Bohemio
Situo Mírová pod Kozákovem
 - alteco 361 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 30″ N 15° 11′ 40″ O / 50.59167 °N, 15.19444 °O / 50.59167; 15.19444 (mapo)
Areo 19,21 km² (1 921 ha)
Loĝantaro 1 760 (2023)
Denseco 91,62 loĝ./km²
Estiĝo 1960
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 511 01 ĝis 512 54
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577316
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 14
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mírová pod Kozákovem
Retpaĝo: www.mirova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mírová pod Kozákovem estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 1 760 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radostná pod Kozákovem, Koberovy, Loučky, Turnov, Záhoří, Karlovice, Klokočí, Chuchelna kaj Rakousy.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 875
18802 108
18902 327
19002 291
19102 275
19212 209
JaroLoĝantoj
19302 142
19501 583
19611 686
19701 506
19801 357
19911 360
JaroLoĝantoj
20011 370
20141 686
20161 688
20171 725
20181 727
20191 752
JaroLoĝantoj
20201 770
20211 749
20221 742
20231 760

Situo kaj partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo etendiĝas inter urbo Turnov kaj monto Kozákov en supermara alteco de 240 ĝis 744 m, laŭlonga akso mezuras proksimume 7 km. La ĉefa akso estas ŝoseo (II/283, II/282) kuniganta Turnov kaj Koberovy.

Monto Kozákov, 744 m

Mírová estiĝis en la jaro 1960 per kunigo de kvar malpli grandaj memstaraj municipoj Vesec (vilaĝoj Vesec, Smrčí, Prackov), Loktuše, Sekerkovy Loučky (vilaĝoj Sekerkovy Loučky, Chutnovka, Dubecko, Kvítkovice, Stebno) kaj Bělá (vilaĝoj Bělá, Bukovina, Rohliny, Hrachovice, Chloumek). Poste estis el municipo Turnov almembrigita domaro U Rybníků; per konstruado de familiaj domoj estiĝis el la devena solejo Záholice plua domaro. La plej malnovaj mencioj pri la partoj de la municipo estas el la jaro 1230. Interesaĵo estas, ke la municipo ne havas unuecan centron, kreas ĝin tre malgrandaj vilaĝetoj. La municipa ofico havas sidejon en eksa lernejo en Chutnovka, baza lernejo en Bělá. Nuntempe la municipo dividiĝas en 14 partojn.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra municipo Mírová pod Kozákovem kondukas ĉefa ŝoseo de la 2-a klaso kuniganta Turnov kun Lomnice nad Popelkou kaj Semily (kun daŭrigo ĝis Gigantmontaro) kaj ŝoseo Železný BrodRovensko pod Troskami. Al la transporto de la loĝantoj servas precipe propraj personaj aŭtoj; trafiko de linkaj aŭtobusoj estis en 1990-aj jaroj reduktita kaj en kelkajn malpli grandajn partojn (ekz. Prackov, Bukovina) aŭtobusa transporto estis neniam enkondukita.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]