Harrachov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jablonec nad Nisou. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Harrachov (apartigilo).
Harrachov
germane Harrachsdorf
urbo
Vido al mezo de Harrachov el monto Čertova hora
Blazono
Oficiala nomo: Harrachov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Tanvald
Historiaj regionoj Bohemio, Silezio
Montaro Gigantmontaro
Skisaltejoj Čerťák monto
Rivero Mumlava
Situo Harrachov
 - alteco 665 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ 20″ N 15° 25′ 53″ O / 50.77222 °N, 15.43139 °O / 50.77222; 15.43139 (mapo)
Katastro 36,63 km² (3 663 ha) Harrachov
Loĝantaro 1 406 (2023)
Denseco 38,38 loĝ./km²
Monto Monto de Diablo
Fondo 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 46
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577081
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Harrachov
Retpaĝo: www.harrachov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Harrachov (germane Harrachsdorf) estas urbo en Ĉeĥio kaj montara somerrestadejo en Gigantmontaro. Ĝi etendiĝas sub monto Čertova hora (Monto de Diablo) en valo de rivero Mumlava. Administre ĝi falas sub distrikto Jablonec nad Nisou en Regiono Liberec. La teritorio de urbo rekte najbaras kun Pollando, kun kiu ĝi estas ligita per ŝoseo I/10. La urbo konsistas el kvar partoj: la propra Harrachov, Mýtiny, Nový Svět kaj Ryžoviště. Vivas ĉi tie 1 406 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kořenov, Rokytnice nad Jizerou, Paseky nad Jizerou, Szklarska Poręba kaj Orle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vitrofarejo kaj kapelo de sankta Elizabeto en Harrachov-Nový Svět

Sur loko de hodiaŭa Harrachov estis en la 17-a jarcento fondita vilaĝo Dörfl, kiu estis en la 18-a jarcento alinomita laŭ posedantoj de la loka senjorujo al Harrachov. Familio Harrach, devene ĉeĥa nobela familio, derivas sian nomon de loko en suda Bohemio (de Horach).

Ĝis fino de la jaro 2020 Harrachov falis en distrikton Semily, ekde komenco de la jaro 2021 ĝi estas konsisto de distrikto Jablonec nad Nisou.

Amplekso de urbo[redakti | redakti fonton]

Municipo Harrachov havas siajn hodiaŭajn limojnekde la 1950-aj jaroj, kiam estis al ĝi alligitaj Nový Svět, Ryžoviště kaj (en sekvo de interŝtata interkonsento fermita antaŭ al 14-a de februaro 1959) ankaŭ ĝis tiu tempo pola (respektive silezia) Mýtiny.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 788
18801 945
18901 750
19001 762
19101 656
19211 410
JaroLoĝantoj
19301 731
19502 013
19611 282
19701 249
19801 428
19911 667
JaroLoĝantoj
20011 757
20141 524
20161 470
20171 456
20181 421
20191 421
JaroLoĝantoj
20201 396
20211 346
20221 301
20231 406

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Skiista centro[redakti | redakti fonton]

Vintraj sportoj komencis en Harrachov praktikiĝi post tio, kiam grafo Jan Harrach alveturigis en Bohemion la unuajn skiojn (en la 19-a jarcento). En la jaro 1908 estis fondita "Societo de vintraj sportoj". La unuaj skisaltejoj, kiuj Harrachov tiom famigis, estiĝis en la jaro 1920. En la jaro 1923 okazis en Harrachov la unuaj internaciaj skiistaj konkursoj., en kiuj paertoprenis la plej bonaj skiistoj el multaj landoj de Eŭropo, kaj eĉ el Usono. Ekde la jaro 1954 Internaciaj skiistaj konkursoj okazas jam pli regule. En la jaro 1980 la skisalteja kaj la skikura areoj estis rekonstruitaj, dum kio estis konstruita la plej alta skisaltejo – mamuta saltejo K-185. En la 1990-aj jaroj estis rekonstruita telfero al Monto Čertova hora. La telfero proponas 130 kvarlokaj sidlokojn kaj veturo longan 1303 metrojn, kiujn ĝi veturas post 8,7 minutoj. El suba stacio (665 m s. m.) ĝi superas superiĝon 357 metrojn. Transporta kapacito estas 1782 personoj dum horo. Inter plej novaj turismaj allogaĵoj apartenas ekz. bobada veturejo.

Distancoj[redakti | redakti fonton]

Harrachov situas:

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Harrachov - kabanoj Horačky
Harrachov - kabanoj Horačky