Čertova hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čertova hora
esperante: Monto de Diablo, germane: Teufelsberg
Monto
Čertova hora el Harrachov
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Historia regiono Bohemio
Parto de Gigantmontaro
Montaro Sudetoj
Najbaras kun KRNAP
Skisaltejoj Čerťák
Situo Čertova hora
 - alteco 1 021 m s. m.
 - koordinatoj 50° 45′ 39″ N 15° 25′ 48″ O / 50.76083 °N, 15.43000 °O / 50.76083; 15.43000 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Čerťák
Portalo pri Geografio

Čertova hora (germane Teufelsberg, esperante Monto de Diablo) estas monto en okcidenta Gigantmontaro, karakteriza dominaĵo sude super urbo Harrachov. La montopinto estas el uurbocentro per aerlinio malproksimigita ĉirkaŭ 1,5 km, ĉe limo de Gigantmontara nacia parko kaj ties ŝirma zono.

Preskaŭ sur ĉiuj deklivoj de la monto estas la deklivoj abruptaj kun karakteriza superiĝo. Sole suudoriente troviĝas pli malprofuunda selo kun supermara alteco proksimume 965 metroj. Čertova hora estas deakvigata per maldekstraj pli malgrandaj alfluantoj de sude fluanta rivero Jizera kaj de norde fluanta Mumlava, kiu estas ankaŭ alfluanto de Jizera. La tuta monto estas preskaŭ konekse surkreskinta plejparte de picea arbaro, la tuteco de la arbaro estas rompita nur de la deglitejoj.

Skiista centro[redakti | redakti fonton]

Skisaltejoj K-185 kaj K-125 somere

Vintraj sportoj komencis en Harrachov praktikiĝi post tio, kiam grafo Jan Harrach alveturigis en Bohemion la unuajn skiojn (en la 19-a jarcento). En la jaro 1908 estis fondita "Societo de vintraj sportoj". La unuaj skisaltejoj, kiuj Harrachov tiom famigis, estiĝis en la jaro 1920. En la jaro 1923 okazis en Harrachov la unuaj internaciaj skiistaj konkursoj., en kiuj paertoprenis la plej bonaj skiistoj el multaj landoj de Eŭropo, kaj eĉ el Usono. Ekde la jaro 1954 Internaciaj skiistaj konkursoj okazas jam pli regule. En la jaro 1980 la skisalteja kaj la skikura areoj estis rekonstruitaj, dum kio estis konstruita la plej alta skisaltejo – mamuta saltejo K-185 por flugoj sur skioj. Pluaj saltejoj estas K-125, K-90, K-70 kaj K-40.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

La plej simpla vojo al la montopinto estas suprenveturo per telfero el Harrachov, el kiu kondukas ankaŭ verde verda turisma marko markita turisma vojo, al kiu proksimme 400 metroj okcidente de la montopinto ligas blua marko blua turisma marko. El mala flanko kondukas al pinto blua marko de Dvoračky.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]