Svor (germaneRöhrsdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa apud suda flanko de Luzacia montaro. Tra la municipo fluas rojo Boberský potok kaj kondukas tra ĝi ŝoseo I/9 kuniganta Ŝluknovan terlangon kun la ĉeĥa enlando. La municipo havas tre bonan aŭtobusan kaj trajnan komunikon. Municipo Svor konsistas el du partoj - Svor kaj Rousínov. Plu al la municipo apartenas solejo Nová Huť. Svor situas en montoriĉa tereno. Vivas ĉi tie 677 loĝantoj (2023).
La devena fostodoma kapelo konstruita en la jaro 1745 estis pli poste en la jaro 1788 alikonstruita al malfrue baroka preĝejeto aŭ kapelo de La plej santa Triuunuuo kun tureto kaj mansarda tegmento, tipa por tiuj ĉi konstruaĵoj.