Saltu al enhavo

Zakupa montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zakupa montetaro
ĉeĥe Zákupská pahorkatina
montetaro
Aviadila vido al Ralsko
Oficiala nomo: Zakupa montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distriktoj Distrikto Česká Lípa, Distrikto Liberec
Historia regiono Bohemio
Parto de Ralska montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj
Akvejo Ploučnice, Jizera
Plej alta punkto
 - situo Ralsko
 - alteco 698 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 27″ N 14° 45′ 57″ O / 50.67417 °N, 14.76583 °O / 50.67417; 14.76583 (mapo)
Areo 602,16 km² (60 216 ha)
Geologia konsisto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Zákupská pahorkatina
Portalo pri Geografio

Zakupa montetaro (ĉeĥe Zákupská pahorkatina) estas geomorfologia subtutaĵo en la norda kaj la nordorienta parto de Ralska montetaro situanta en distrikto Česká Lípa kaj malpli granda parto ankaŭ en distrikto Liberec en Regiono Liberec. La plej alta punkto estas Ralsko (698 m).

La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Zákupy.

La plej granda setlejo en la subtutaĵo estas la distrikta urbo Česká Lípa. Pluaj signifaj setlejoj, laŭ kiuj estas ankaŭ nomitaj diversaj malpli altaj geomorfolgiaj unuoj, estas Nový Bor, Jablonné v Podještědí, Stráž pod Ralskem, Mimoň, Ralsko, Zákupy, Osečná, Cvikov.

Protektitaj teritorioj

[redakti | redakti fonton]

En la subtutaĵon trafas PPR Luzacia montaro kaj PPR Bohemia mezmontaro.

Pluaj fotoj de la montaro kaj montoj

[redakti | redakti fonton]