Ralsko (Ralska montetaro)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ralsko |
Ralsko | |
germane: Rollberg | |
monto | |
Aviadila vido al Ralsko de okcidento
| |
Oficiala nomo: Ralsko | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ralska montetaro, Zakupa montetaro |
Akvejo | Ploučnice |
Situo | Ralsko |
- alteco | 696 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 40′ 28″ N 14° 45′ 57″ O / 50.67444 °N, 14.76583 °O (mapo) |
Geologia konsisto | fonolito, grejso |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Ralsko (germane: Rollberg) estas la plej alta monto de Ĉeĥa tabulo. Ĝi situas en distrikto Česká Lípa, en Regiono Liberec, proksimume kvar kilometroj nordoriente de urbo Mimoň en katastraj teritorioj Svébořice, Noviny pod Ralskem kaj Vranov.
La deklivoj kaj la supraĵa parto de la monto estas protektitaj kiel naturrezervejo Ralsko proklamita por protekti la geomorfologiajn formaciojn kaj al ili ligitaj kreskaĵaj biocenozoj. Sur la montopinto situas ruino de burgo Ralsko, el kiu estas ronda belvidejo.
Aliro[redakti | redakti fonton]
Al la montopinto kondukas ruĝe markita turisma vojo el Mimoň, tra rokoj Vranovské skály al Ralsko, kiu plu daŭrigas sur descendo al nordo al Stráž pod Ralskem. Plej proksimaj trajnaj haltejoj estas en Mimoň aŭ en Pertoltice pod Ralskem sur fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa.