Svébořice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svébořice
pereinta municipo
Hakita kelo en la eksa muunicipo
Oficiala nomo: Svébořice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra muicipo Ralsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Domoj 5 (2011)
Situo Svébořice
 - koordinatoj 50° 39′ 29″ N 14° 49′ 01″ O / 50.65806 °N, 14.81694 °O / 50.65806; 14.81694 (mapo)
Katastro 28,40 km² (2 840 ha) Svébořice
Loĝantaro 17 (2021)
Denseco 0,6 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svébořice
Portalo pri Ĉeĥio

Svébořice estas parto de urbo Ralsko en distrikto Česká Lípa en Ĉeĥio, kaj samtempe ĉi tiea pereinta municipo (germane SchwabitzSchwabic). Ĝi troviĝas proksimume 8 km norde de Kuřívody kaj 6 km oriente de Mimoň, en eksa soldata ekzercspaco Ralsko. Estas ĉi tie registrita 5 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 17 loĝantoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
18691 365
18801 232
18901 082
19001 039
19101 067
19211 006
JaroLoĝantoj
1930976
19505
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
20011
20117
202117

Pluaj informoj[redakti | redakti fonton]

Svébořice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 28,40 km². La devena katastra teritorio de la pereinta municipo estis ankaŭ Svébořice, sed ĝi havis proksimume 2× malpli grandan areon.

Ĉiuj loĝantoj de Svébořice vivas nur en izolita agrikultura farmo Pavlin Dvůr (ankaŭ Pavlín DvůrPavlín), kiu avas statuso de strato de Svébořice kaj ĝi situas proksimume 3,5 km okcidente de la eksa Svébořice (50° 39′ 34″ Nordo 14° 46′ 13″ Oriento / 50.6594028 °N, 14.7703219 °O / 50.6594028; 14.7703219 (mapo)).

La devena municipo, laŭ kiu estas nomita la katastra teritorio, estis forloĝigita kaj nuligita sekve de estiĝo de la soldata ekzercspaco. Sur la katastro estas ankaŭ parto de ĉasrezervejo Židlov. Tra la katastro fluas rojo Svébořický potok. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo el Mimoň daŭriganta kiel celiga komunikilo ĝis Osečná.

En julio de 2013 estis ĉe la neekzistanta municipo aranĝita soldata ekzercado kaj ludo, la 10-a jaro de agado Protector, en kiu estas simulataj kondiĉoj de soldatoj en Afganio.[1]

Aŭtune de 2013 Ĉeĥa armeo montris intereson ĉe Svébořice renovigi infanterian pafekzercejon.

Interesaĵoj el la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo troviĝas naturmemorindaĵo Vranovské skály, Stohánek, Ralsko kaj Jelení vrchy. Sur proksima monteto Doubek (336 m s. m.) situis ĉirkaŭ la jaro 1400 ligna burgo de nekonata nomo.[2]

En la katastron Svébořice apartenas ankaŭ suda parto de burgo Ralsko, inkluzive de prisma turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alia hakita kelo en la eksa municipo

Svébořice estiĝis sur loko de malnovepoka burgejo. Pli poste ĉi tie elkreskis paroĥa vilaĝo Svébořice kun preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria.

Kadukiĝintaj konstruaĵoj de la sovetaj soldataroj

Post septembro de 1938 estis elloĝigitaj kelkaj ĉeĥaj loĝantoj, same kiel el la ceteraj municipoj enfalantaj en tiaman Sudetion, rezignita al Germanio. Post la jaro 1945 la karto turniĝis kaj okazas forŝovo de germanoj. En la jaro 1946 kun la estiĝo de la soldata ekzersaco Ralsko la mnicipo Svébořice pereas.

En la suba parto de la pereinta municipo troviĝas restaĵoj de soldataj konstruaĵoj forlasitaj ĉi tie de Soveta armeo, kiu eluzis la armean spacon en la jaroj 1968 ĝis 1991.

Sur la teritorio de municipo konserviĝis du konstruaĵoj en bedaŭrinda stato, malgranda akvoturo proksime de fiŝlago en kiu estas fonto de akvo kaj malnova betona akvotura rezervujo.

En la centro de la eksa municipo estis dum tempoj de la soldata ekzercspaco establita pafekzercejo por PRG, tial tiu ĉi parto estas tute detruita. La komunikiloj tute unuiĝis kun la ĉirkaŭa tereno. Antaŭe retenata riverfluo de rojo Svébořický potok estis dum dekoj da jaroj ŝtopita. La rojo ĉi tie sekve kreis ampleksajn malsekejojn kaj ĝia riverfluo estis denove profundigita kaj rektigita nur en la jaro 2007 fare de entrepreno AAB (ankaŭ purigita unu fiŝlago, kies digo estis ankaŭ firmigita).

En la orienta parto de la municipo troviĝas pli karakterizaj restaĵoj de konstruaĵoj. En tiuj ĉi lokoj ne okazis intensa soldata ekzercado. Estas ĉi tie bone videblaj ruinoj de muroj de eksaj bienoj. Estas ĉi tie pli granda kvanto de keloj, kiuj estas bone alireblaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. redakce. Oni batalas kontraŭ Talibano ĉe Mimoň. Alirita 2015-09-01.[rompita ligilo]
  2. Peša, Vladimír. (2002) “Svébořice v Ralsku”, České hrady. Praha 3: Argo, p. 139. ISBN 80-7203-434-0.